Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 423 (2016-04-08)
Venontaj renkontiĝoj

11 - 16. aprilo: Staĝo pri altnivela tradukado - en Bouresse, Francio. La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. Gvidos Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio. Inf.: Kvinpetalo, 15 rue du Lavoir FR-86410 BOURESSE, Francio. Rete: informoj@kvinpetalo.org.

11 - 17. aprilo: 42-a lingva seminario - en Skokovy, Ĉeha respubliko. Semajna restado en Ĉeha paradizo. inf.: Jindřiška Drahotová, Sadová 745, Mladá Boleslav CZ-293 01, Ĉehio. Rete:drahotova@esperanto.cz,

14 - 16. aprilo: Israela Kongreso - en Jafo, Israelo. La kongreso okazos en la historia kaj vigle noviĝanta urbo Jafo, la suda parto de Tel-Avivo. Okazos tritaga Esperanto-feston kun riĉa programo, la artan parton gvidos Kajto kun koncerto kaj muzikaj eroj. Okazos duontagaj ekskursoj al la turismaj perloj de Jafo. Ni kongresos, tranoktos kaj manĝos en la komforta hotelo Ruth Daniel. Inf.: rete ELI@esperanto.org.il.

15 - 16. aprilo: KER-ekzamenoj dum PRINTEMPaS - en Baugé, Francio. Internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1) post intensaj kursoj. inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org.

16. aprilo: VI-a Pernambuka Simpozio de Esperanto - en Recife, Brazilo. Dulingva evento (en la portugala kaj Esperanto) pri la intelingvaj konfliktoj. Diversaj prelegoj. Inf.: Pernambuka Esperanto-Asocio peakontakto@gmail.com.

17 - 22. aprilo: 3a Printempa Migrado - en Colmar, Francio. Migrado en Alzaco tra famaj vinplantejoj kaj naturaj medioj ĉirkaŭ Colmar por ĝuemaj esperantistoj! Inf.: Olivier BUISSON, 4, rue Paul Lippe, FR-21000 DIJON, Francio. Rete: obuisson@live.fr.

18 - 22. aprilo: Staĝo pri praktikado de la lingvo - en Bouresse, Francio. Praktikado de la lingvo plurnivela, gvidas: Ansofi Markov. La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. Inf.: Kvinpetalo, 15 rue du Lavoir, FR-86410 Bouresse, Francio. Rete: informoj@kvinpetalo.org.

20 - 24. aprilo: Korusa renkonto de Interkant - en Baugé, Francio. Inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR- 49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete:kastelo@gresillon.org.

21 - 24. aprilo: Tutslovakia Esperanto-Kongreso (TEK) - en Nitra, Slovakio. La renkontiĝo okazos sub la ĉeftemo Nova jarcento de la Universalaj Kongresoj. La labora subtemo de la renkontiĝo estos: UK 2016 en Nitro. Partoprenu la gravan renkontiĝon kaj helpu vigligi nian movadon! Inf.: Al SKEF - Slovakia Esperanta Federacio pri organizado de TEK ĉi-jare helpas SKEJ - Slovakia Esperanta Junularo, do venu konvinkiĝi, ke junuloj estas kaj aktivaj, kaj kapablaj kaj pretaj je kunlaboro! Ĉiun trian jaron okazas anstataŭ TER (Tutslovaka Esperanto-Renkontiĝo) ties pli grava varianto: TEK (Tutslovaka Esperanto-Kongreso) kun elektoj de nova estraro de SKEF. Tiel estos ankaŭ ĉi-jare. Inf.: SKEF - Slovakia Esperanta Federacio, SKEJ - Slovakia Esperanta Junularo. rete: skej@esperanto.sk - skef@esperanto.sk.

22 - 24. aprilo: Ŝĉeĉina Esperanta Printempo 2016 - Verda Ŝĉeĉino - en Szczecin, Pollando. Jam la trian fojon ni invitas Vin al nia printempa esperanta aranĝo. ŜEP 2016 estas dediĉita al niaj plej belaj parkoj kaj naturvidindaĵoj je kiuj abundas nia urbo. Tial vizitantoj kaj turistoj ofte rememoras la urbon kiel Verdan Ŝĉeĉinon . Krome nia gvidtemo oni devas diri pri la grava jubileo por Ŝĉeĉina esperantistaro. En la jaro 1956 lokaj esperantistoj fondis Filion de Pola Esperanto Asocio. Ni dediĉos parton de nia programo por rememorigi al ĉeestantoj 60-jaran historion de esperanto movado en nia urbo kaj regiono. Inf.: PEA en Szczecin kaj OEA Szczecin, rete: lobacz.k.@onet.eu.

23. aprilo: Paroliga renkontiĝo por Duolingo-lernantoj de Esperanto - en Hago, Nederlando. Ni volonte renkontiĝos en Hago, ĉe la sidejo de Internacia Esperanto-Instituto kun lernantoj de Esperanto ĉe Duolingo, dimanĉe la 3-an de apr. aŭ sabate la 23-an de apr. Vi estas bonvena ekde la 11-a horo. Krome konatiĝi kun aliaj Duolingo-anoj, vi havos okazon paroli Esperante kun spertaj esperantistoj. Inf.: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Rete: iesperanto@versatel.nl.

23 - 25. aprilo: Lingva kaj Didaktika Seminario 2016 - en Pietrasanta, Italio. Per la Seminario ni prezentos instru-metodojn flanke de profesiuloj kaj de spertaj Esperanto-instruistoj, diskutos ilin, provos ilin. La partoprenantoj ricevos Partopren-ateston de Itala Instituto de Esperanto. Inf.: Itala Instituto de Esperanto, Annalisa Bisogni, Via Valdicastello 110, IT- 55045 Pietrasanta (LU), Italio. Rete: laura.brazzabeni@alice.it.

24. aprilo: Tago de la Flandraj Ardenoj - en Ronse, Belgio. Partopreno en la Tago de la Flandraj Ardenoj. Konatiĝo kun naturo kaj kulturo de la regiono. Inf.: Piet Glorieŭ, Pastoor Blanckestraat 8 pk. 0201, BE-8610 Kortemark, Belgio. Rete: piet.glorieŭ@gmail.com.

25 - 29. apriloIntensaj lingvokursoj kaj metodika trejnado - en Herzberg am Harz, Germanio. Lingvokursoj elekteblaj laŭ nivelo (A1-C1), tutsemajna intensa lernado ankaŭ kiel agnoskita kleriĝcela feriosemajno (Bildungsurlaub). Instrukapabliga, metodika trejnsemajno kun observeblo de lecionoj kaj instrupraktiko. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, klerigejo de GEA, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de.

Eĉ pli da informoj pri E-renkontiĝoj troveblas ĉe: eventoj.hu.



Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020