Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364 280 169
rete: vidu la liston
 
Oftaj Demandoj pri la nova kotizsistemo
Kial UEA lanĉis novan kotizsistemon?

La antaŭa kotizsistemo evoluis en alia epoko. La nova sistemo estas pli justa kaj pli subtenema al esperantistoj de ekonomie malfortaj landoj. La ĉefaj kategorioj en la malnova sistemo estis MJ (Membro kun Jarlibro) kaj MA (Membro-Abonanto). MJ-kotizo en la plej ekonomie malfortaj landoj estis 13 EUR. La nova kategorio Baza Membro (MB) startas de 2 EUR, kaj estas nur 7 EUR en granda aro de iom pli bonstataj landoj.

Kion fari, se la novaj kotizoj ŝajnas tro kostaj?

La plej alta kotizo de Baza Membreco estas 44 EUR, tio estas malpli ol 4 EUR monate. Se tamen tioman sumon pagi malfacilas, estas du eblaj solvoj:

Kio okazos pri la Jarlibro?

La Jarlibro ne plu estos eldonata papere. La informojn en la Jarlibro ni daŭre disponigos al la membroj per la reta membrospaco. (UEA provizore planas aperigi Almanakon de UEA ĉiun trian jaron, kun ampleksa superrigardo de la movado. Ni informos ĉiujn membrojn pri la detaloj kiam ili konkretiĝos).

Ĉu la Dumvivaj membroj plu ricevos la paperan Jarlibron?

Dumvivaj membroj ne plu ricevos paperan Jarlibron, sed ili povos dumvive aliri la Delegitan Reton en la retejo de UEA kaj dumvive ricevi aliajn servojn de UEA.

Kio pri la junuloj?

Por junaj membroj estas specialaj rabatoj: 75%-a rabato ĝis 19 jaroj, kaj 50%-a inter la aĝoj 20-25. Tio signifas bazan kotizon de nur 1 eŭro jare en la plej malriĉaj landoj, kaj signifan ŝparon en multaj aliaj landoj kompare kun la malnova sistemo.

Kiel TEJO-aĝaj junuloj povos ricevi Kontakto-n papere?

Por ricevi ĝin papere, junuloj povas:

  • aliĝi kiel Membro-Abonanto;
  • aboni la revuon Kontakto papere.

Tamen, por pluraj sufiĉas elektronika versio de Kontakto kaj tiu estas garantiata.

Ĉu TEJO-aĝaj DMJ ĉesos ricevi Kontakton papere?

Dumvivaj Membroj kun Jarlibro (DMJ) daŭre ricevos la revuon Kontakto papere. (I.a. eblas fariĝi DMJ ĝis la 31-12-2018 laŭ la malnovaj tarifoj kaj vi ricevos la revuon Kontakto, se vi estas en TEJO-aĝo).

Supren
UEA, 2020