Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364 280 169
rete: vidu la liston
 
Pagoj per mandato por SEPA-debetigo: klarigoj kaj oftaj demandoj
Nova pagmaniero: la SEPA-debetigoj:

Personoj kiuj havas kurantan bankokonton en la SEPA-regiono* povas rajtigi UEA-n debeti la bankokonton de la pagonto por difinita celo. Oni faras tion per Mandato por SEPA-debetigo. Oni povas doni al UEA rajtigon por unufoja enkasigo aŭ rajtigon kiu daŭre validas por ripetaj pagoj. La celon de la pagoj indikas la pagonto mem sur la formularo de la mandato.

Ĉu kun ĉiuj bankokontoj?

Kvankam ĉi tiu servo funkcias por preskaŭ ĉiuj kurantaj bankokontoj en la SEPA-regiono, ni rimarkis ke ne ĉiuj bankoj tuj akceptas la SEPA-debetigojn. Se antaŭe vi neniam uzis ĉi tiun pagmanieron aŭ se vi ne certas ĉu via banko kutimas akcepti aŭtomatajn SEPA-enkasigojn, bonvolu informiĝi ĉe via banko pri la eblecoj kaj eventualaj kostoj antaŭ ol vi uzos ĉi tiun pagmanieron. Oni povas uzi nur kurantajn bankokontojn por SEPA-pagoj, do ne ŝparkontojn.

Kiel oni donas mandaton al UEA?
Por doni unufojan aŭ daŭran mandaton al UEA, oni plenigas la formularon por unufoja aŭ por daŭra mandato, subskribas ĝin kaj resendas ĝin per poŝto al la Centra Oficejo de UEA:

Centra Oficejo de UEA
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam

Malgraŭ tio ke en kelkaj landoj eblas doni rajtigon per skanaĵo aŭ per retbankuma metodo, UEA provizore akceptas nur per poŝto mandatojn kun originala subskribo.

Klarigoj ĉe la plenigo de la formularo:

Informoj de la enkasiganto:

  • la identigonumero de la enkasiganto NL91ZZZ403411920000 estos poste videbla sur la konteltiro de via banko. Vidu ankaŭ la klarigon pri la mandatnumero.

Informoj de la paganto:

  • notu la personan kaj familian nomojn kiel ili estas registritaj ĉe via bankokonto
  • kiel kontonumeron indiku vian kompletan IBAN-numeron (kiu komenciĝas per dulitera landokodo). Nur kurantaj bankokontoj taŭgas, do ne ŝparkontoj
  • indiku ankaŭ la BIC-kodon de via banko (ĝi troveblas ofte sur konteltiro aŭ en retbankuma paĝo)
  • retadreso: antaŭ ĉiu enkasigo ni sendos al vi retmesaĝon kun informoj pri la dato, sumo kaj mandatnumero pri la venonta pago (vidu ankaŭ la klarigon pri la mandatnumero). Sen retadreso ni sendos la informojn (foje samtempe kun fakturo) per poŝto.

Informoj pri la pagoj:

  • elektu ĉi tie por kiu specifa pago (en la kazo de unufoja rajtigo) aŭ por kiuj ripetaj pagoj (en la kazo de daŭra rajtigo) vi donas permeson al UEA debeti vian bankokonton.
Kio estas mandatnumero?

Kiam la Centra Oficejo ricevas subskribitan mandaton, ĝi donas unikan mandatnumeron al ĝi. Tiun mandatnumeron via banko mencios en viaj kontoenskriboj ĉe la sumo pagita al UEA, kun indiko de la identigonumero de UEA (vidu supre). Per la antaŭaverto kiun UEA sendos al via retadreso (aŭ poŝtadreso) vi povas ĉiam identigi iun pagon en viaj bankenkskriboj kiel pagon menditan de UEA.

Kion fari kiam vi malkonsentas pri pago?

Kiam vi malkonsentas pri debetita sumo, aŭ kiam antaŭ la venonta debetigo vi volas nuligi aŭ ŝanĝi ĝin, ni petas ke vi kiel eble plej baldaŭ kontaktu la Financan Fakon de UEA (financoj@co.uea.org) por nuligo, korekto aŭ eventuala repago. Anstataŭ kontakti la Financan Fakon de UEA vi povas ankaŭ peti de via banko malfari la enkasigon ene de 8 semajnoj post la dato de enkasigo. Informiĝu ĉe via banko pri detaloj rilate al malfaro de enkasigoj.

Kial aperas teksto en la angla sur la mandatformularo?

Kiam iu plendas ĉe sia banko pri pago por kiu UEA estus malĝuste mendinta enkasigon, la banko de la plendanto povas peti de UEA montri kopion de la mandato surbaze de kiu la pago estas farita. Por la bankoficisto kiu en tiu kazo legus la formularon ni elektis meti tradukon en la angla apud la Esperanta teksto. Se montriĝus bezono, la Centra Oficejo disponigos la mandatformularojn ankaŭ en aliaj lingvoj de la SEPA-landoj.

Al kiuj fondaĵoj oni povas donaci?

Listo kun ĉiuj fondaĵoj de UEA al kiu oni povas donaci troveblas ĉi tie: https://uea.org/alighoj/donacoj.

* Kiuj estas la SEPA-landoj?

La SEPA-landoj estas ĉiuj landoj en Eŭropa Unio plus Islando, Liĥtenŝtejno, Monako, Norvegio, Sanmarino kaj Svislando. La enkasigoj ne funkcias por bankokontoj en aliaj landoj.

Supren
UEA, 2020