Universala Esperanto-Asocio

Ĉu vi unuafoje venis ĉi tien kaj estas aktuala UEA-membro/servouzanto? Registru vin!

Ĉu vi forgesis la pasvorton? Restarigu ĝin!

Ĉu forgesiĝis la salutvorto? Ricevu rememorigon!


ensalutu • registru vin
Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo
Estraro: direktoro - Humphrey Tonkin (Usono), sekretario - A. Giridhar Rao (Hinda Unio), Detlev Blanke (Germanio), Mark Fettes (Kanado), Sabine Fiedler (Germanio), Federico Gobbo (Italio), Kimura Goro (Japanio), Wim Jansen (Nederlando), José Antonio Vergara (Ĉilio).
Adreso: p/a CO de UEA.

La Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) kreiĝis en 1952, kadre de Universala Esperanto-Asocio, por antaŭenigi la sciencan esploradon pri Esperanto "kaj ĝiaj multflankaj aplikoj en ĉiuj sferoj de la vivo"; prizorgi la kolektadon kaj ellboradon de findindaj dokumentoj pri Esperanto; kaj subteni la informan laboron ĉe internaciaj organizaĵoj, fakaj kaj sciencaj rondoj, kaj la ĝenerala publiko.

La ĉefa motoro de CED en ĝia unua jardudeko estis Ivo Lapenna; de post 1974, la plej ŝlosilan rolon ludas Humphrey Tonkin. Inter ĝiaj kunlaborantoj troviĝas nomoj kiel W. Auld, D. Blanke, M. Boulton, W. Collinson, P. Dasgupta, I. Dratwer, M. Fettes, R. Haferkorn, U. Lins, F. Lo Jacomo, G. Makkink, P. Neergaard, C. Piron, J. Regulo Perez, R. Rokicki, V. Sadler, K. Schubert, G. Waringhien, R. Wood. Per diversaj agadoj, listigitaj ĉi-malsupre, CED daŭre rolas centre en la intelekta vivo de la Esperanto-komunumo.

Language Problems and Language Planning

La emfazo de Lapenna kaj Tonkin pri la kultura, politika kaj ekonomia aspektoj de la lingvoj kondukis al la fondo de la internacia scienca revuo La Monda Lingvo-Problemo , kies unua numero aperis en januaro 1969 ĉe la eldonejo Mouton kaj sub la aŭspicio de CED. La revuon redaktis unue Victor Sadler (1969-1972), poste Richard Wood (1973-1976). En 1977 ĝi transformiĝis en Language Problems and Language Planning , kiu hodiaŭ restas unu el la ĉefaj internaciaj revuoj pri lingvo-planado kaj kies redaktadon daŭre prizorgas CED.

Informoj pri la revuo haveblas ĉe la TTT-paĝoj de la nuna eldonejo, John Benjamins, kaj per anglalingva priskribo en la paĝoj de CED.

3 n-roj jare, po ĉ. 100 paĝoj. Abono: € 70 por individuoj, € 214 por institucioj. Red.: H. Tonkin, F. Nuessel, M. Fettes.

Informilo por Interlingvistoj

Ekde 1974 CED aperigas bultenon pri interlingvistiko, kies unua titolo estis Novaĵletero por Interlingvistoj (1974-77, red. Ulrich Lins), poste Informilo por Interlingvistoj (1983-1990, red. Ryszard Rokicki). La enhavon konsistigas bibliografiaj informoj kaj raportoj pri aktivecoj en interlingvistiko kiel scienca disciplino. La numeroj ekde 02/2006 legeblas ĉi tie, escepte de paĝoj fotokopiitaj el aliaj eldonaĵoj. Aperas 4-foje jare. Red.: D. Blanke.

Esperanto-Dokumentoj

Inter 1975 kaj 1995, sub la gvidado precipe de Humphrey Tonkin, CED aperigis trilingvan broŝurserion, "Esperanto-Dokumentoj". Pluraj el la studoj legeblas en la paĝoj de UEA.ORG.

Esperantologiaj Konferencoj

ĉiujare CED organizas la Esperantologian Konferencon en la Universalaj Kongresoj de Esperanto. La konferencoj traktas plej diversajn temojn en la scienca esplorado de Esperanto kaj planlingvistiko.

Konferencoj pri Lingvo kaj Komunikado

De 1982 ĝis 1997 CED organizis ĉiujaran konferencon en Novjorko, kunlabore kun la lingvaj servoj de Unuiĝintaj Nacioj. Aperis pluraj volumoj da aktoj de tiuj konferencoj, krom libroserio ĉe University Press of America kun kelkaj el la plej gravaj kontribuoj.

Biblioteko Hector Hodler

CED ankaŭ respondecas pri la Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo, unu el la plej gravaj Esperanto-biliotekoj de la mondo.

Supren
UEA, 2020