La Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kreiĝis en 1952, kadre de Universala Esperanto-Asocio, por antaŭenigi la sciencan esploradon pri Esperanto "kaj ĝiaj multflankaj aplikoj en ĉiuj sferoj de la vivo"; prizorgi la kolektadon kaj ellaboradon de findindaj dokumentoj pri Esperanto; kaj subteni la informan laboron ĉe internaciaj organizaĵoj, fakaj kaj sciencaj rondoj, kaj la ĝenerala publiko.
CED tenas la retejon Interlingvistiko.net (interlingvistiko.net) kaj havas ĉe Twitter la konton @CED_Interling.
Originale fondita sub la nomo Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (nuntempe Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj), la ĉefa motoro de CED en ĝia unua jardudeko estis Ivo Lapenna; de post 1974, la plej ŝlosilan rolon ludis Humphrey Tonkin, kiu en 2020 transdonis la gvidadon de CED al Mark Fettes. Inter ĝiaj kunlaborantoj troviĝis nomoj kiel W. Auld, D. Blanke, M. Boulton, W. Collinson, I. Dratwer, R. Haferkorn, G. Makkink, P. Neergaard, J. Regulo Perez, C. Piron, V. Sadler, K. Schubert, G. Waringhien kaj R. Wood. Inter la nuntempaj kunlaborantoj, aldone al la Estraro kaj Konsilantaro, troviĝas nomoj kiel P. Dasgupta, S. Fiedler, F. Grin, U. Lins, F. Lo Jacomo, F. Nuessel, T. G. Reagan kaj R. Rokicki. Per diversaj agadoj, listigitaj ĉi-malsupre, CED daŭre rolas kiel centro en la intelekta vivo de la Esperanto-komunumo.
La emfazo de Lapenna kaj Tonkin pri la kultura, politika kaj ekonomia aspektoj de la lingvoj kondukis al la fondo de la internacia scienca revuo La Monda Lingvo-Problemo, kies unua numero aperis en januaro 1969 ĉe la eldonejo Mouton kaj sub la aŭspicio de CED. La revuon redaktis unue Victor Sadler (1969-1972), poste Richard Wood (1973-1976). En 1977 ĝi transformiĝis en Language Problems and Language Planning, kiu hodiaŭ restas unu el la ĉefaj internaciaj revuoj pri lingvo-planado kaj kies eldonadon daŭre prizorgas CED.
Pli da informoj pri la revuo haveblas en la retejo de la nuna eldonejo, John Benjamins.
La nuna ĉefredaktoro estas François Grin, de la Universitato de Ĝenevo, kaj redaktoro estas Michele Gazzola, de la Universitato Ulster, Nord-Irlando. Ĝi aperas en tri numeroj jare, po ĉ. 100 paĝoj.
Ekde 1974 CED aperigas bultenon pri interlingvistiko, kies unua titolo estis Novaĵletero por Interlingvistoj (1974-77, red. Ulrich Lins), poste Informilo por Interlingvistoj (1983-1990, red. Ryszard Rokicki). La enhavon konsistigas bibliografiaj informoj kaj raportoj pri aktivecoj en interlingvistiko kiel scienca disciplino. La numeroj ekde 2010 legeblas ĉe www.esperantic.org/eo/publikajoj/ipi/
La revuo Esperantologio / Esperanto Studies (EES) estis fondita en la jaro 1949 de la dana sciencisto Paul Neergaard kaj aperis neregule, en ses kajeroj, inter tiam kaj 1961. Ĝi estis revivigita de Christer Kiselman, sveda matematikisto, en 1999 kaj aperis en ok kajeroj ĝis 2018, kiam respondeco por la revuo pasis al CED. La unua numero en la nova serio aperis en 2020 sub redakto de Humphrey Tonkin kaj Orlando Raola. La nunaj redaktoroj estas Humphrey Tonkin kaj Guilherme Fians.
Inter 1975 kaj 1995, sub la gvidado precipe de Humphrey Tonkin, CED aperigis trilingvan broŝurserion, "Esperanto-Dokumentoj". Pluraj el la studoj legeblas en UEA.ORG.
Ĉiujare CED organizas la Esperantologian Konferencon en la Universalaj Kongresoj de Esperanto. La konferencoj traktas plej diversajn temojn en la scienca esplorado de Esperanto kaj planlingvistiko. La aktoj de pluraj Esperantologiaj Konferencoj aperis broŝurforme, eldonitaj de CED.
De 1982 ĝis 1997 CED organizis ĉiujaran konferencon en Novjorko, kunlabore kun la lingvaj servoj de Unuiĝintaj Nacioj. Aperis pluraj volumoj da aktoj de tiuj konferencoj, krom libroserio ĉe University Press of America kun kelkaj el la plej gravaj kontribuoj. La iamaj konferencoj nun fariĝis simpozioj organizataj de la Studogrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, sed ĉiam kun aŭspicio de CED. Vidu: www.languageandtheun.org
CED ankaŭ respondecas pri la Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo, unu el la plej gravaj Esperanto-biliotekoj de la mondo.
CED aktive kunlaboras kun aliaj organizoj kaj institucioj, kiuj okupiĝas pri interlingvistiko, esperantologio kaj lingvopolitiko, interalie kun Gesellschaft für Interlinguistik (GIL, www.interlinguistik-gil.de ), de la germanlingvaj landoj, kaj Esperantic Studies Foundation (ESF, www.esperantic.org), nordamerika fondaĵo kun tutmonda perspektivo. ESF financas projektojn de CED kaj programon de malgrandaj subvencioj, administrata de CED, por subteni esploradon, studadon kaj instruadon de temoj ene de la celoj de CED.