Universala Esperanto-Asocio

Ĉu vi unuafoje venis ĉi tien kaj estas aktuala UEA-membro/servouzanto? Registru vin!

Ĉu vi forgesis la pasvorton? Restarigu ĝin!

Ĉu forgesiĝis la salutvorto? Ricevu rememorigon!


ensalutu • registru vin
Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Centra Oficejo

Ĝenerala direktoro: S-ro Martin Schäffer

Oficistoj: vidu la liston

Volontuloj: vidu la liston

La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston

Vizitantoj: La domo de la CO apartenas al la Asocio. Vizitantoj, bv. laŭeble anonci sin antaŭe. De la Centra Stacidomo eblas piediri (20 minutojn) aŭ veturi per tramo 4, direkto Schiedam (sĥidam) aŭ Marconiplein, kaj eliri ĉe la kvina haltejo, `s Gravendijkwal (pron. sĥravndejkval).


Vidu pli grandan mapon

Korespondado: Ju pli klara kaj konciza estas via letero, des pli facile kaj rapide ĝi estos traktita. Nepre menciu vian UEA-kodon, ĉar serĉado de informoj, kontado, skribado de leteroj ktp. okazas per tiu kodo, kiu estas al vi unika. Ĝi konsistas el kvar literoj, streketo kaj kvina litero (ekz. abcd-e), trovebla sur la adres-etikedo de sendaĵo de UEA al vi. La kodo indikas ankaŭ vian konton ĉe UEA.

Libroservo: En la CO funkcias libroservo, kiu vendas praktike ĉiujn Esperantajn librojn, diskojn, kasedojn, vidbendojn, filatelaĵojn k.a. varojn, kiuj estas akireblaj en la merkato. Eblas konsulti aktualan katalogon kaj mendi en TTT ĉe www.uea.org/katalogo.

Biblioteko: En la CO troviĝas Biblioteko Hector Hodler. La biblioteko estas limigite publika: uzi la deponaĵojn oni rajtas nur surloke (laŭ interkonsento) aŭ mendante fotokopiojn.

Supren
UEA, 2020