Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
asocioelektoj → b-komitatanoj
Elekto de komitatanoj B de UEA por la periodo 2019-2022

Klarigoj pri la elektoj de komitatanoj B ← klaku por legi la klarigon

Laŭ art. 24 de la Statuto kaj art. 8 de la Ĝenerala Regularo de UEA, la individuaj membroj elektas Komitatanojn B kiel siajn reprezentantojn en la Komitato de UEA.

Oficiala anonco pri la elektoj por la periodo 2019-2022, kun alvoko por kandidatiĝi, aperis en la revuo Esperanto (dec. 2018, p.260). Oni elektos kvin (5) Komitatanojn B.

Kandidatoj por komitataneco B

BULLER, Osmo Finnlando
Kandidato por komitataneco B

Pri la kandidato ← klaku por legi

Biografieto kaj movadaj celoj

Osmo BULLER: (nask. 1950), finno, ekonomikisto. Lernis Esperanton en  1966. Membriĝis en UEA en 1968, dumviva membro ekde 1987. Prezidanto de Esperanto-Societo de Oulu 1983-1985, estrarano de Esperanto-Asocio de Finnlando 1979-1981. Ĝenerala Sekretario de UEA 1989-1990, komitatano C 1989-1990 kaj ekde 2016, ano de la Komisiono pri Financo ekde 2016. Sekretario de Belartaj Konkursoj 1989-2001. Oficisto en la Centra Oficejo, kun du interrompoj, 1985-2016; 7 jarojn Direktoro de la CO kaj 18 jarojn Ĝenerala Direktoro. Prezidanto de la urba parlamento de  Taivalkoski ekde 2017.

Movadaj celoj: En la spirito de la plej bonaj tradicioj de UEA:

  • regajni la prestiĝon de UEA;
  • kunkrei novan, realisman laborplanon;
  • certigi solidan funkciadon de la Centra Oficejo;
  • revizii la kotiz-sistemon;
  • gardi respondecan mastrumadon de la financoj de la  Asocio por laŭgrade atingi ilian ekvilibron.

Charters, Duncan Usono
Kandidato por komitataneco B

Pri la kandidato ← klaku por legi

Biografieto kaj movadaj celoj

Duncan Charters: brito loĝanta en Usono post studado de la franca kaj hispana lingvoj kaj literaturoj en la Universitato de Kembriĝo, kie li aktivis en la Junularo Esperantista Brita kaj redaktis ĝian organon "Kial Ne?" Post elmigro al Usono por doktoriĝi pri la hispana lingvo kaj literaturo, li servis la usonan Esperanto-Movadon kiel Prezidanto de ELNA (Landa Asocio de UEA) kaj AAIE (sekcio de ILEI). Internacie li prezidis ILEI kaj ĝian Internacian Ekzamenan Komisionon. La nuna disvastiĝo de intereso pri lernado de Esperanto reliefigas la unikan respondecon de UEA plifortigi ĝian membraron kaj agnoskon en internaciaj medioj, konscie antaŭenigante edukiĝon al interkultura kompetento cele al pliharmoniigo de movadaj kaj interpopolaj rilatoj.

CID, Emilio Brazilo
Kandidato por komitataneco B

Pri la kandidato ← klaku por legi

Biografieto kaj movadaj celoj

Emilio CID: (nask. 1960), San-Paŭlo – Brazilo, komercisto, komencis instrui Esperanton en 1981 en la ŝtata universitato UNICAMP, kaj diplomiĝis pri sociaj sciencoj ĉe UNIMES. Li estis ĉefdelegito de UEA por Brazilo, kaj estrarano de Brazila Esperanto-Ligo. Nun li estas estrarano de UEA pri informado kaj respondecas inter aliaj agadoj pri:

  • la kreo de www.zamenhof.life;
  • la enhavo, traduko kaj ĝisdatigo de la retejo esperanto.net kaj kontaktoj kun Amikoj de Esperanto;
  • la partnereco inter UEA kaj Duolingo www.gazetaro.org/duolingo por ebligi kontaktojn inter novaj lernantoj kaj lokaj asocioj;
  • la nova forumo de UEA www.uea.org/gk/769a1, kiu ebligos proksiman rilaton inter la asocio kaj la esperantistaro;
  • Repreno de la voĉlega servo de la revuo Esperanto uea.org/revuoj/sono por vidhandikapitoj kaj por ceteraj membroj;

Esence li intencas daŭrigi la nunajn kaj krei novajn agadojn pri informado fare de UEA.

JANOT, Didier Francio
Kandidato por komitataneco B

Pri la kandidato ← klaku por legi

Biografieto kaj movadaj celoj

Didier JANOT: ekkonis kaj eklernis Esperanton en 2004. Individua membro de UEA ekde 2005. Loĝas en Parizo, Francio, kie li informas pri Esperanto kaj gvidas kursojn por helpi al lernantoj fariĝi Esperanto-parolantoj / membroj / aktivuloj.

Movadaj celoj: Adapto de nia asocio por ke ĝi denove estu la kerno de la Esperanto-movado en la mondo, por ke ĉiuj Esperanto-lernantoj kaj parolantoj vidu UEA-on kiel tegmenton de la movado kaj emu fariĝi membro kaj aktivulo. Pluevoluigo de nia asocio por adapti ĝin al la reta epoko. Rilate la funkciadon de UEA la komitato devas esti aktiva kaj decidpova dum la tuta jaro, agi kiel partnero de la estraro por helpi ĝin evoluigi la asocion, varbi amikojn, membrojn kaj aktivulojn, trovi pliajn rimedojn, faciligi komunikadon inter ĉiuj esperantistoj, ebligi kaj instigi ilin partopreni la vivon de nia asocio, ankaŭ tiujn kiuj ne povas fizike ĉeesti UK-ojn. 

KADAR, ALeks Francio
Kandidato por komitataneco B

Pri la kandidato ← klaku por legi

Biografieto kaj movadaj celoj

ALeks KADAR: (nask. 1975, Parizo), iĝis esperantisto kaj aktivulo en 1999. Li aktivis i.a. en TEJO, Espéranto-France, kies Prezidanto li estis, Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE), la loka asocio Espéranto Paris Île-de-France, la Eŭropa Komisiono de UEA. Ĝenerala Sekretario de UEA ekde februaro 2018, li organizas la laboron de la Estraro, kunrespondecas pri la Gazetaraj Komunikoj, kompilas la Estraran Raporton, strebas al ĉiama glata funkciado de la Asocio. Unufraze: li kunordigas la Estraran laboron kaj subtenas la diversajn agadojn: pri Informado al la ekstera publiko, Komunikado al la membroj, Kulturo, Eŭropo, Universala Kongreso... En la venonta periodo li volonte daŭrigus la agadon, en la direktoj Universaligo, disvastigo de Esperanto, modernigo de la Asocio, kaj plu laborus por plifortigi ĝin. Li konstante atentus pri tio, ke UEA zorgu pri siaj membroj, intaj, nunaj kaj ontaj. 

LEE Jungkee Korea Resp.
Kandidato por komitataneco B

Pri la kandidato ← klaku por legi

Biografieto kaj movadaj celoj

LEE Jungkee: (nask. 1953) en Taegu, Suda Koreio. LEE studis publikan administracion kaj planologion. 2002, premiita de UEA premio Deguĉi. Por instrui Esperanton, LEE starigis Seulan Esperanto-Kulturcentron en Seulo, Koreio 1991. Ĝis nun, 105-foje LEE partoprenis en la internaciaj eventoj. En Seula Esperanto-Kulturcentro LEE instruis Esperanton 325-foje tra 28 jaroj. LEE estis prezidanto de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado) kaj nun estas estrarano de UEA pri Azia Agado, Faka kaj Scienca Agado.

Movadaj celoj: Por plipotencigi Esperanto-movadon, UEA devas fortigi fakajn agadojn, kies agadoj ne estas viglaj lastatampe. Tial kiel unu el komitatanoj mi volas kontribui por tiu tereno. Per akumulitaj spertoj tra la Seula Esperanto-Kulturcentro mi klopodus por plifortigi agadon de Esperanto-centroj. Precipe por eduki novajn esperantistojn mi kundividus ĝisnunan mian sperton. Por plifortigi la movadon en Azio kaj Oceanio, mi daŭre sindediĉus kunlabore kun aziaj kaj oceaniaj esperantistoj. Precipe por Centro-azia movado, mi pli aktive komunikus kun tieaj esperantistoj.

MANDIROLA, Michael Boris Eŭropa Unio
Kandidato por komitataneco B

Pri la kandidato ← klaku por legi

Biografieto kaj movadaj celoj

Michael Boris MANDIROLA: (nask. 1988), iama estrarano de Itala Esperanto-Federacio kaj Itala Esperantista Junularo. Iama prezidanto kaj vicprezidanto de TEJO, UEA-komitatano ekde 2013. En TEJO mi plej aktivis pri Eksteraj Rilatoj, Aktivula Trejnado kaj Landa Agado. Krome, mi gvidis ĝian juran memstariĝon.

UEA-komitate mi ĉefkontribuis al reformoj statutaj, regularaj kaj kotizaj, kaj membras en la Elekta Komisiono. Ekstermovade mi aktivis en Forumo Junulara Eŭropa, BEST (inĝenierstudentoj) kaj JEF (Junaj Eŭropaj Federalistoj).

Profesie mi magistriĝis kiel komputilinĝeniero kaj laboras en la aviadindustrio.

Mi engaĝiĝas por prioritatigi tra la Komitato eksterajn rilatojn (UN, Unesko kaj aliaj neregistaraj organizoj), eksteran komunikadon (plurlingvan, kvalitan kaj merkatike taŭgan) kaj eksterajn monfontojn (subvencioj el eksteraj instancoj estas esencaj por ke UEA finance refloru).

Krome en UEA urĝas renoviĝo home, agade kaj strukture. Necesas pli inkluziva kaj demokratia UEA, por engaĝi pli da novaj, freŝideaj kaj entuziasmaj aktivuloj. Tial mi celas porti al UEA bonajn praktikojn spertitajn en TEJO kaj ekstermovade.

SO Jinsu Korea Resp.
Kandidato por komitataneco B

Pri la kandidato ← klaku por legi

Biografieto kaj movadaj celoj

SO Jinsu: profesoro, d-ro de Ekonomiko, Universitato Kangnam en Koreio, ekde 1987. Eksa sekciestro de administrado kaj financo de la universitato. Naskita en 1956. Esperantistiĝis en 1971. Mi aktivis kiel organizanto kaj gvidanto de renkontiĝoj kaj Komuna Seminario en 1970-80aj jaroj. En 1990 mi prelegis Esperante en Kroatio, Hungario, Bulgario pri ekonomia evoluo de Koreio. LKKano de Seula UK 1994 kaj organizanto de ILEI-Konferenco 1994 en Universitato Kangnam. Nun prezidanto de KAO, Komisiono de Azio kaj Oceanio, de UEA.

Movadaj celoj: Kun la spertoj de 48 jaroj kiel esperantisto kaj prezidanto de KAO,

  1. mi klopodus vigligi azian kaj oceanian Esperanto-movadon,
  2. kunlaborigi aziajn evoluintajn kaj evoluantajn landanojn,
  3. stimuli novajn esperantistojn kaj junulojn kreskantajn en aziaj evoluantaj landoj
  4. membrigi aziajn landojn en UEA,
  5. kulturigi Esperantujon kiel jutuboproduktanto de 24 filmetoj en Esperanto.
asocioelektoj → b-komitatanoj
Up
UEA, 2020