Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Celoj kaj strukturoj
Universala Esperanto-Asocio estis fondita la 28-an de aprilo 1908.

Ĝi celas, laŭ la statuto de 1980:

  • a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
  • b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
  • c) plifaciligi ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
  • ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidaro, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Membraro de UEA: UEA havas aligitajn kaj individuajn membrojn. La aligitaj membroj estas tiuj membroj de aliĝintaj landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA. Por ili la landa asocio pagas kotizon. La individuaj membroj de UEA pagas mem jaran aŭ dumvivan kotizon. En 2010 UEA havis 5288 individuajn membrojn en 120 landoj kaj 10 527 aligitajn membrojn en 70 landoj.

Landaj kaj fakaj asocioj: La strukturo de UEA entenas kaj landajn Esperanto-asociojn kaj fakajn asociojn. Detalaj informoj aperas en la koncernaj sekcioj de la Jarlibro.

Junulara sekcio: La individuaj membroj de UEA malpli ol 30-jaraj estas samtempe individuaj membroj de ĝia junulara sekcio Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), pri kiu, kaj pri kies landaj kaj fakaj sekcioj, aperas detaloj en la Jarlibro (vd. p. 50).

Eldonaĵoj: Esperanto estas la monata oficiala organo de UEA. Jarlibro estas la manlibro pri la Esperanto-movado. Gvidlibro estas depresaĵo el ĝi sen la Delegita Reto. TEJO havas la revuon Kontakto kun artikoloj pri ĝeneralaj temoj kaj en facila lingvaĵo. Ĝia rubriko TEJO Tutmonde informas pri junulara Esperanto-agado internacie. UEA eldonas ankaŭ librojn.

Interreto: En la TTT-ejo www.uea.org troviĝas informoj pri UEA en diversaj lingvoj, regularoj, librokatalogo kaj -butiko ktp. En reto.uea.org troviĝas la reta versio de la Jarlibro, daŭre ĝisdatigata kaj disponebla por la individuaj membroj de UEA.Por ricevi la Gazetarajn Komunikojn de UEA, aŭ por aliĝi al la reta diskutlisto de UEA-membroj, oni sendu peton al reto@uea.org. Ĝeneralajn informojn pri E-o en dekoj da lingvoj oni trovas en www.esperanto.net, same mastrumata de UEA.

Kongresoj kaj konferencoj: Ĉiujare UEA organizas Universalan Kongreson. Kutime aliĝas ĉirkaŭ du mil personoj. Samtempe kun ĝi ofte okazas Internacia Infana Kongreseto. La ĉefa jara aranĝo de TEJO estas la Internacia Junulara Kongreso, kiu normale okazas en la semajno antaŭ aŭ post la UK.

Eksteraj rilatoj: UEA estas en specialaj konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi reprezentiĝas en multaj kunvenoj de UN kaj flegas kontaktojn kun la landaj UN-misioj.

Kun Unesko UEA havas oficialan ligon en la kategorio de operaciaj rilatoj. UEA reprezentiĝas en kunsidoj de Unesko kaj ofte povas konsili aŭ kunlabori pri komune interesaj demandoj.

UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF, partoprenan statuson ĉe Konsilio de Eŭropo, kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj. Ĉe Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) UEA havas oficialan statuson en kategorio A kun ĝia Teknika Komitato TC 37 (Terminologio k.a. lingvaj kaj enhavaj rimedoj) kaj membras en la internacia terminologia informcentro Infoterm. UEA ankaŭ aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizaĵoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster EU.

Kulturo kaj edukado: UEA funkciigas diversajn agadojn, kiuj celas altigi la lingvan nivelon kaj kontribui al internacia kultura interŝanĝo: belartaj konkursoj, internaciaj ekzamenoj, kongresa universitato, seminarioj, kongresaj programoj kaj eldonaĵoj, koresponda servo kaj aliaj servoj.

Delegita Reto: En 103 landoj, 1673 delegitoj proponas personajn servojn de multaj diversaj specoj: turisma informado, helpo dum vojaĝoj, respondoj al fakaj demandoj, konsiloj pri teknikaj problemoj ktp.

Supren
UEA, 2021