Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364 280 169
rete: vidu la liston
 
Personaj kontoj

Aŭtomate ekzistas por ĉiu individua membro de UEA persona konto ĉe la Centra Oficejo por interna uzo, por libroaĉeto ekzemple. La nomo de la konto estas la persona UEA-kodo de la koncerna membro. Pri la bonhavo de tia konto disponas nur la posedanto mem necesas nur sendi monsumon por malfermi la konton. Ankaŭ eblas malfermi konton por movada organizo, petu la Ĝeneralan Direktoron de la Centra Oficejo.

Kiam vi sendas pagon por via konto (vd. ĉe Pagmanieroj), sufiĉas indiki kiel celon de la pago vian uea-kodon.

UEA administras siajn kontojn nur en eŭroj: ĉiaj ceteraj valutoj estos ŝanĝitaj en eŭrojn.

Pri la bonhavo en sia konto oni disponas laŭ sia plaĉo: oni rajtas peti kontantan elpagon al si mem (okaze de vizito al la CO) aŭ al alia persono (kun taŭga rajtigo), pagi kotizojn, libromendojn, kongresajn elspezojn ktp. Eblas peti ĝiron de difinita sumo, en eŭroj aŭ alia valuto, al alia persono aŭ organizo kun konto ŝe UEA.

Eblas ankaŭ peti elpagon al banka konto ekster UEA, en Nederlando aŭ alia lando, pagon de fakturo al ekstermovada instanco, aŭ simile. En tiaj kazoj la posedanto de la konto pagas la koncernajn transpagajn kostojn.

Fiksdataj deponoj: Individuaj membroj povas deponi sumojn de minimume € 1000 por unu jaro en ŝparkonto ĉe UEA kaj ricevi renton (nun 0,01%). Se vi interesiĝas, petu detalojn de la CO.

Supren
UEA, 2020