Celoj:Diskonigi E-on inter biciklantoj kaj biciklemon inter la esperantistoj; aranĝi internaciajn biciklo-karavanojn; servi kiel kontaktilo por sole vojaĝantaj biciklistaj esperantistoj; krei multlingvan biciklo-vortareton.
Celoj:AVE-anoj aktivas en la verda movado aŭ verdaj partioj, kio signifas ke ili subtenas ekologion, daŭripovan ekonomion, malferman kaj justan socion, kaj konfliktsolvadon per ne-militaj metodoj.
Celoj:Antaŭenigi Esperanton en komerco kaj ekonomio per ĝia praktika uzado; ligi esperantistojn el tiuj kampoj. Instigi internacian negocon inter e-istaj komercistoj; reklamoj kaj tradukservoj por entreprenoj, terminara laboro; lekciado, instruado kaj verkado pri fakaj temoj; kunlaborado kun komercaj ĉambroj.
Celoj:Realigi projektojn kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi Interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin. E@I kreas retpaĝarojn, aranĝas seminariojn kiel Esperanto kaj Interreto kune uzeblas por tutmonde komuniki facile kaj rapide.
Celoj:Disvastigi kaj apliki Esperanton en medicinaj rondoj. Organizi ĉiun duan jaron Internacian Medicinistan Esperanto-Kongreson, organizi ĉiujare jarkunvenon de UMEA enkadre de la Universala Kongreso de Esperanto.
Celoj:Renkonti unu la alian laŭ la samaj celoj listigitaj en Mensa (diskutoj, interŝanĝoj, interhelpoj); kunagadi por diskonigi Esperanton kaj UEA en Mensa; reprezenti UEA en regionaj, landaj kaj naciaj aranĝoj de Mensa; diskonigi Mensa en Esperantujo kaj helpi al kreo de novaj landaj asocioj.
Esperantista Internacia Centro de Mondcivitanoj (EICM)
Fondita en 1949
Celoj:Starigi tutmondajn leĝojn kiuj donos al la individuoj kaj popoloj garantiojn por ilia vivteno, sekureco, libereco, er balotelektoj al la Konstitucianta Asembleo de la Popoloj.
Celoj:Peri kontaktojn inter E-rok/pop/folk-bandoj kaj organizantoj
de kulturaj E-aranĝoj; infoimi esperantistojn pri la vivo kaj evoluo
de lia muziko; distribui/produkti registraĵojn de tia muziko.
Celoj:La celoj de la asocio estas: Esti ligilo inter esperantistaj naturistoj, ĉefe danke al la asocia bulteno, kaj disponigi al ili oportunecon renkonti kaj ĝoji komunajn aktivecojn kun aliaj esperantistaj naturistoj; subteni naturistajn valorojn: « naturismo estas maniero vivi harmonie kun naturo, esprimita per socia nudeco, rilatanta kun memrespekto, toleremo de malsamaj opinioj kaj respekto de la medio » (laŭ la difino de INF-FNI); subteni esperantistajn valorojn: labori por paco tra la mondo danke al Esperanto, komuna neŭtrala lingvo kiu inkluzivas respekton por ĉiuj individuoj kaj kulturoj, subtenon al homaj rajtoj kaj rajto por kultura diverseco; helpi la disvastigon de naturistaj valoroj kaj praktiko inter ĉiuj esperantistoj, helpi la disvastigon de esperantistaj valoroj kaj praktiko inter ĉiuj naturistoj.
Celoj:Interligi fakulojn kaj interesatojn pri la naturkuracado, alternativaj kuracmetodoj, ekz. homeopatio, orienta (ĉina kaj hinda) medicino, kiropraktiko, vegetarismo, radiestezo kaj aliaj tradiciaj medicinoj.
Celoj:Tutmonda konstanta asembleo funkcianta ekskluzive retpoŝte kaj rete, bazdemokratie, do sen prezidanto, plenumkomitato aŭ alia estraro, nek konfliktkomisiono, kaj sen kotizoj. MAS regule eldonas Esperantajn librojn, jam pli ol 200 titolojn. Progresemaj homoj (ekz-e legantoj de “Le Monde diplomatique en Esperanto”), kiuj volas ne nur legi, sed ankaŭ diskuti kaj agi - precipe per disvastigo de siaj originale verkitaj aŭ tradukitaj tekstoj -, interesiĝas pri MAS.
Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj (ASISTI)
Fondita en 1989, kunlaboranta kun UEA ekde 1991
Celoj:Religikompara esplorado; religia interkompreniĝo; eldonado de diversreligiaj tekstoj; forumo por religiaj kaj spiritaj demandoj; homaranismologio.
Celoj:RADE celas realigi la idealojn de Rotario Internacia por interkompreno, amikeco kaj paco inter la nacioj, faciligi la personajn kontaktojn inter rotarianoj de malsama lingvo-deveno kaj kunlabori en la edukaj kaj humanitaraj servoj de Rotario Internacia.
Celoj:Informi pri GLATa vivo; interkonatigi samseksamajn geesperantistojn leteramike kaj vojaĝe; informi pri E-o inter GLAT-aj geesperantistoj (GLAT=Geja, Lesba, Ambaǔ(ĉia)seksamanta, Transgenra tiuj kiuj laboras por liberigi nin ĉiujn).
Fondita en 1992, kunlaboranta kun UEA inter 1996 ĝis 2018
Celoj:Bruno Gröning (1906-59) konatiĝis pro mirindaj saniĝoj dum siaj prelegoj en Germanio kaj Aŭstrio. En 1959 li mortis, sed postlasis scion pri la akcepto de spirita sanigoforto, kiu ĝis hodiaŭ denove helpas milojn al resaniĝo. Amikaro Bruno Gröning estas loza kuniĝo de homoj en ĉiuj kontinentoj (pli ol 80 000 geamikoj en la jaro 2016), kiuj interesiĝas pri la instruo de Bruno Gröning, kaj pro dankeco pri spertitaj helpoj kaj saniĝoj transdonas ĝin al aliaj. Senpage oni povas lerni ĉi tie akcepti la spiritan sanigoforton laŭ la instruo de Bruno Gröning. La Medicin-Scienca Fakgrupo (MWF) de Amikaro Bruno Gröning intertempe kunigas ĉ. 5000 kuracistojn, naturkuracistojn kaj aliajn personojn el kuracaj profesioj en 50 landoj. La fakuloj de la grupo medicine kontrolas la registritajn saniĝojn el la amikaro. Per publikigoj, prelegoj kaj internaciaj kunvenegoj, fakrondoj kaj helposerĉantoj en intertempe pli ol 40 landoj estas klerigataj pri la eblecoj de la spirita saniĝado. La medicinistoj de MWF vidas en la kunigo de la moderna medicino kaj serioza spirita saniĝo la necesan koncepton por la nuntempa sansistemo.
Celoj:La celo de Esperanto PLus estas disvastigi Esperanton danke al solidarecaj rilatoj. Ĝi proponas kunigi grupojn da subtenantoj por subteni esperantistojn en Afriko.
Celoj:kunigi kaj interkonatigi homojn kaj instituciojn, kiuj ŝatas aŭ/kaj science esploras teon kaj teo-kulturon, laboras pri tea industrio kaj tea kulturo.
Celoj:Atentigi pri la emociaj bezonoj de la homoj kaj kontribui al la kulturo de la koro. Ĝia nomo rilatas i.a. al la anonimeco de ĝia bonfara agado kaj al la deziro ne aparteni al iu socia tendenco.