Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Fakaj Asocioj
Amikaro Bruno Gröning, Esperanto-sekcio
Fondita en 1992, kunlaboranta kun UEA ekde 1996
Celoj:Bruno Gröning (1906-59) konatiĝis pro mirindaj saniĝoj dum siaj prelegoj en Germanio kaj Aŭstrio. En 1959 li mortis, sed postlasis scion pri la akcepto de spirita sanigoforto, kiu ĝis hodiaŭ denove helpas milojn al resaniĝo. Amikaro Bruno Gröning estas loza kuniĝo de homoj en ĉiuj kontinentoj (pli ol 80 000 geamikoj en la jaro 2016), kiuj interesiĝas pri la instruo de Bruno Gröning, kaj pro dankeco pri spertitaj helpoj kaj saniĝoj transdonas ĝin al aliaj. Senpage oni povas lerni ĉi tie akcepti la spiritan sanigoforton laŭ la instruo de Bruno Gröning. La Medicin-Scienca Fakgrupo (MWF) de Amikaro Bruno Gröning intertempe kunigas ĉ. 5000 kuracistojn, naturkuracistojn kaj aliajn personojn el kuracaj profesioj en 50 landoj. La fakuloj de la grupo medicine kontrolas la registritajn saniĝojn el la amikaro. Per publikigoj, prelegoj kaj internaciaj kunvenegoj, fakrondoj kaj helposerĉantoj en intertempe pli ol 40 landoj estas klerigataj pri la eblecoj de la spirita saniĝado. La medicinistoj de MWF vidas en la kunigo de la moderna medicino kaj serioza spirita saniĝo la necesan koncepton por la nuntempa sansistemo.
Retejo: www.bruno-groening.org/esperanto
Membraro: 270
Adreso:bonvolu ensaluti
 
Up
UEA, 2020