Post Montrealo (2022) kaj Torino (2023) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la Universalan Kongreson (UK), estas ankoraŭ nekonataj kaj la Estraro de UEA varme bonvenigas kandidatiĝojn por ambaŭ jaroj. Kandidatiĝoj (kaj eventualaj demandoj pri la temo) devas alveni al la Kongresa Fako de UEA pere de la retadreso
Estas granda deziro, ke la UK en 2024 okazu en Afriko kaj tial UEA forte kuraĝigas la formalan kandidatiĝon de afrikaj urboj, preferinde kunlabore kun la Afrika Komisiono. Tio tamen ne malhelpas, ke aliaj kandidatoj ekster Afriko prezentiĝu ankaŭ por 2024, ĉar la decido por Afriko ne estas definitiva, pro kio kandidatoj el ĉiuj kontinentoj estas plene bonvenaj. Kaj en 2025 la Esperanto-movado festos almenaŭ du jubileojn: 120 jarojn post la 1-a UK kaj la 100-jariĝon de la Internacia Kongresa Universitato, okazinta la unuan fojon sub la nomo Somera Universitato dum la 17-a UK, en Ĝenevo, 1925.
Kandidatoj devas detale koni la Kongresan Regularon, kiu legeblas en la retejo de UEA ĉe uea.org/teko/regularoj/kongresa_regularo. Kandidatiĝoj devas strebi sekvi la regularon, tiel ke idealaj kandidataj urboj/landoj prefere havu aktivan kaj harmonian movadon, malmultekostajn kaj taŭgajn kongresajn ejojn, bonan infrastrukturon (kiel urban transporton, manĝejojn kaj hotelojn), turismajn allogaĵojn facile atingeblajn kaj apogon de lokaj instancoj kaj registaro.
Reprezentanto de la Kongresa Fako devas viziti la kandidatajn urbojn por kontroli la lokajn kondiĉojn kaj raporti pri tio al la Estraro de UEA. Laŭregule tiuj vizitoj estas principe plene financataj de la invitantaj urboj/landoj kaj kandidatoj devas esti pretaj akcepti la reprezentanton ankoraŭ en 2022.
Kaj jen bona novaĵo: kiel parto de nova agado de la Kongresa Fako de UEA estos enkondukita dum la 107-a UK, okazonta en Montrealo 2022, la nova programero “Invitu la UK-on”, per kiu la Kongresa Fako klarigos al esperantistoj ne nur kiel, sed ankaŭ kial oni invitu al sia lando la plej gravan eventon de Esperantujo. La unua (plej favorpreza) aliĝperiodo al la 107-a UK daŭras ĝis la 31-a de decembro 2021. Aliĝu tuj: uea.org/kongresoj/alighilo.
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)
Mesaĝo al niaj membroj: Festu la Universalan Tagon de la Infano ĉi-merkrede!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 834 (2019-11-18)
Invitu la Universalan Kongreson en 2021 aŭ en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 767 (2018-11-29)
Invitu la Universalan Kongreson en 2019 aŭ en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 648 (2016-11-18)
Bonaero gastigos la Universalan Kongreson en 2014
Gazetaraj Komunikoj n-ro 456 (2012-06-08)