[ Mesaĝo sendita al UN kaj Unesko. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]
“Edukado estas la vojo el malriĉo kaj la fundamento por pli bona estonteco” – tiel diras unu el la multaj organizoj, kiuj festos la Internacian Tagon de Edukado la 24-an de januaro. La nuna estas la kvara jaro en kiu Edukada Tago estas observata de Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj.
Malgraŭ la salutindaj klopodoj de Unesko kaj aliaj internaciaj organizoj, la vojo al profunda kaj egaleca edukado restas blokita kontraŭ milionoj da junaj homoj tra la mondo. En la jaro 2018, proksimume 260 milionoj da infanoj de la koncerna aĝo ne frekventis lernejojn – kaj en aprilo 2020 dum furiozis KOVIM-19, tiu nombro saltis provizore al 1,6 miliardoj.
Se ĉiuj infanoj en la mondo ricevus klerigon en lingvoj kiujn ili plene komprenus kaj kun aliro al moderna teknologio, nia kapablo alfronti mondajn problemojn vaste pligrandiĝus, niaj rezervoj de homa kapitalo estus multe pli altaj kaj la Celoj de UN por Daŭripova Evoluigo estus multe pli proksimaj al plenumiĝo.
La Esperanto-movado forte subtenas altkvalitan edukadon por ĉiuj, inkluzive de edukado tra la tuta vivo. Nia movado kunigas la homojn, virtuale kaj ĉeeste, pere de la Internacia Lingvo, el multe pli ol cent landoj tra la mondo. Multaj parolantoj de Esperanto estas instruistoj, kaj multaj estas gejunuloj kiuj kredas, ke internacia kunlaboro estas la ŝlosilo por la pliboniĝo de la homaro, kaj kiuj komunikiĝas inter si en unusola lingvo en internacia medio.
Ni alvokas al Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, ke ili multigu siajn klopodojn por plibonigi edukadon por ĉiuj personoj, kaj ke ili kunagu kun ĉiuj kiuj kredas, ke scio alportas kompreniĝon kaj kompreniĝo kondukas al pli bona estonteco. Ni promesas nian kunlaboron kaj nian subtenon.
Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1041 (2022-06-06)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de la Medio, 5 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1040 (2022-06-05)
Verku por la revuo Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1039 (2022-06-04)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1037 (2022-05-22)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1036 (2022-05-14)