Okaze de la Monda Tago de la Afrika kaj
Afrikdevena Kulturo, la 24-an de januaro 2022, la afrikaj esperantistoj
pere de la Afrika Komisiono de Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaras
sian senrezervan subtenon al ĉi tiu tago starigita de Unesko en 2019 kaj
al ĝiaj celoj, kiuj estas gravaj kaj por Afriko mem kaj por la mondo, kie
vivas konsiderinda kvanto da afrikdevenaj homoj.
La temo de ĉi
tiu tago estas grava por la tuta mondo, ĉar ĝi volas substreki la homajn
valorojn de la afrika kulturo, kiuj povas pozitive efiki ankaŭ ekster nia
kontinento. Ni kiel afrikaj esperantistoj kaj aparte kiel Afrika Komisiono
de UEA alte taksas tiun agadon kaj provas disvastigi nian afrikan kulturon
al la tuta mondo pere de la internacia lingvo Esperanto, kiu mem estas ilo
por egalaj rilatoj inter la popoloj de la mondo por atingi interkonatiĝon
kaj pacon.
Niaj asocioj, societoj kaj kluboj en preskaŭ ĉiuj
landoj de Afriko kunlaboras dum la tuta jaro kun parolantoj de Esperanto en
aliaj kontinentoj kaj konstante interŝanĝas ideojn kaj informojn pri
afrikaj specifaĵoj. Afrikaj esperantistoj produktis verkojn, kiuj spegulas
la variecon kaj riĉecon de la nuntempa afrika kulturo kaj la problemojn,
kiujn ni frontas. Tiuj verkoj atingas homojn en aliaj kontinentoj.
Rimarkindaj estas filmoj en Esperanto kreataj en Afriko, aparte en la
Demokratia Respubliko Kongo, pri la tragediaj problemoj ligitaj al milito.
Abundas ankaŭ kantoj kaj muzikaĵoj kreitaj de afrikaj muzikaj grupoj,
kiuj iĝas famaj tra la tuta mondo inter parolantoj de la internacia lingvo
Esperanto.
Samtempe ni partoprenas la agadojn instigatajn de
Unesko pri la grandaj temoj de virina samrajteco kaj de valorigo de la
propraj afrikaj lingvoj kaj en ĉi tiu spirito ni alvokas al la popoloj de
la mondo interesiĝi pri la lingvo Esperanto, kiu permesas
ideo-interŝanĝojn inter egaluloj, kaj pri nia agado por diskonigi pere de
ĝi la afrikan kulturon.
Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1041 (2022-06-06)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de la Medio, 5 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1040 (2022-06-05)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1037 (2022-05-22)
Programo “Ni semas” nun kunordigata de la Afrika Komisiono: subvencipetoj ĝis la 31-a de marto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1025 (2022-03-04)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro, 27 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1010 (2022-01-21)