Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1015 (2022-02-04)
Simo Milojević forpasis

Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan Ĝeneralan Direktoron Simo Milojević, kiu forpasis la 3-an de februaro 2022 en la aĝo de 85 jaroj en Trebinje (Respubliko Serba, Bosnio kaj Hercegovino). Li naskiĝis la 14-an de decembro 1936 en Kunja Glavica, Trebinje. Milojevic studis komparan literaturon en Beogrado kaj fariĝis ĵurnalisto.

Li esperantistiĝis fine de 1956. Sian “Esperanto-karieron” li ekis kiel surloka aganto. Poste li fariĝis sekretario de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. En 1963 li estis ĉefredaktoro de "Jugoslavia esperantisto", poste de "La suda stelo" (1964, 1967-69). Kiel komisiito de UEA li restadis pli ol jaron (1960-61) en Hinda Unio kaj Nepalo por instrui Esperanton.

Milojević redaktis la revuon "Kontakto" (1970-74). Li eklaboris en la Centra Oficejo komence de 1974. Inter 1974 ĝis 1980 li estis vicdirektoro; inter 1974 ĝis 1984 redaktoro de "Esperanto". Li fariĝis Ĝenerala Direktoro de UEA en 1983, posteno kiun li okupis ĝis 1995. Li estis membro de la Akademio de Esperanto (1989-1998). En sia 60-a vivojaro, do en 1996, li decidis formeti ĉiujn movadajn funkciojn kaj laboris kiel libroservisto kaj bibliotekisto en UEA. Dum tri jardekoj, li estis unu el la ĉefaj motoroj de UEA kaj Universalaj Kongresoj. Li pensiiĝis fine de 2002. En 2006 li ricevis la “esperantistan pacpremion” Deguĉi. Li translokiĝis al Trebinje en 2007. En 2008 la Komitato de UEA, dum la UK en Roterdamo, elektis s-ron Simo Milojević kiel Honoran Membron de UEA.

UEA perdas eminentan Esperantiston, CO-kunlaborantoj ankaŭ bonan kolegon kaj amikon.

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis Claude Nourmont (1945-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1024 (2022-02-28)

Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)

Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022