Akademio Literatura de Esperanto (ALE) lanĉis la duan eldonon de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), ĉi-jare sub la temo Nokta vojaĝo, kunlabore kun Bobelarto kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La konkurso celas instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Krom la temo, aliaj novaĵoj atendas la partoprenontojn al la ĉi-jara INK: novaj kategorioj, novaj premioj kaj novaj reguloj pri lingvoj.
La dua eldono de INK atendas konkursaĵojn per noveloj en du kategorioj: komencantaj kaj spertaj verkistoj. La ĵurio donacos ok monpremiojn kaj laŭdecide honorajn menciojn. Krome, ĉi-jare estas akceptataj noveloj en kvar lingvoj: Esperanto, la itala, la rusa kaj la ukraina. Tamen ne nepre originale verkitaj en Esperanto, la itala, la rusa aŭ la ukraina: tradukaĵoj el aliaj lingvoj en tiujn lingvojn bonvenas.
Noveloj (ĉu originalaj ĉu tradukitaj koncerne la menciitajn lingvojn) devas esti neniam antaŭe publikigitaj. La teksto-proponoj devas havi maksimume 12 000 karaktrojn (proksimume 6 paĝojn). Ne estas minimuma longeco. La konkurso permesas uzadon de artefarita intelekto (AI) por kontribui al la verkado: ties uzon oni devas mencii en la sendoformularo.
La ĵurio konsistas el reprezentantoj de diversaj kulturoj. La gajnintoj estos anoncitaj dum la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), organizata de UEA en Torino, Italio, en 2023. La 1-a, 2-a, 3-a kaj 4-a premioj de la kategorio sperta verkisto estos respektive 1000, 600, 400 kaj 200 EUR. La 1-a, 2-a, 3-a kaj 4-a premioj de la kategorio komencanta verkisto estos respektive 500, 300, 200 kaj 100 EUR.
La limdato por konkursi estas la 30-a de septembro 2022.
Informojn kaj detalojn oni trovu ĉe akademio-literatura.org/ink-2 aŭ bobelarto.ink.
Kadre de sia unua eldono INK ricevis 69 konkursantajn novelojn de aŭtoroj el Norda kaj Suda Amerikoj, Eŭropo, Afriko, Azio kaj Aŭstralio. Tiuj noveloj estis originale verkitaj en Esperanto, sed ankaŭ en la araba, ĉina, franca kaj hispana. La gajnintoj estos anoncitaj kaj la novel-rikolto lanĉita dum la venonta 107-a UK, okazonta en Montrealo (6-13 aŭgusto 2022). Por aliĝi oni aliru uea.org/kongresoj/alighilo.
Vortoj: UEA partneras en nova EU-projekto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1014 (2022-02-03)
VERDEN: nova EU-projekto pri daŭripoveco kaj transporto, kunordigata de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 998 (2021-11-25)
“Alivorte”, de Marco Lucchesi: nova libro senpage elŝutebla ĉe UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 994 (2021-11-01)
Informo de la Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA: nuligo de premioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 992 (2021-10-24)
Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 989 (2021-10-16)