Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1038 (2022-05-24)
Pli justa kaj pli efika Eŭropo - Alvoko de la konferenco pri la Estonteco de Eŭropo al EU

Plibonigita lingvolernado por pli justa kaj pli efika Eŭropo

Kun granda intereso parolantoj de la internacia lingvo Esperanto sekvis la Konferencon pri la Estonteco de Eŭropo. Multaj civitanoj de Eŭropa Unio enmetis ideojn al tio. Kaj multaj el tiuj ĉi pledis por efika kaj agokapabla Eŭropo kaj por plifortigo de la eŭropa identeco. Finfine nepre temas pri valoroj kaj rajtoj, pri la bazo de la formado de demokratia volo kaj pri la konservado de lingva diverseco en EU.

Precipan atenton meritas la ideoj de

⦁ Efika instruado de fremdaj lingvoj unue per propedeŭtika uzado de facile lernebla lingvo en bazlerneja aĝo kaj

⦁ Agnosko de Esperanto, kiel vivanta lingvo kun kulturo kreskinta de pli ol 130 jaroj, kiu estas jam regule parolata de civitanoj en ĉiu lando de EU.

Ni ĝojas, ke ankaŭ Esperanto estas menciata en la platforma raporto (Februaro 2022) eĉ 22 fojojn pro la multaj kaj multe subtenataj ideoj esprimitaj de la eŭropaj civitanoj pri manieroj, por konservi Eŭropon multlingva kaj tamen interkomunikanta en justa maniero. Tial estas strange, ke tio estas konsiderata en neniu el la 49 proponoj de la fina plenkunsido.

Kiel jam aliaj rimarkis, estis problemoj en la transdono de la ideoj de la civitanoj al la postaj diskut-niveloj, pro kio ni insiste petas, ke en la plenumado de la decidoj oni revenu al tio, kion la civitanoj proponis kaj en nia kampo oni apliku Rekomendon 32 de Eŭropa Civitana Panelo 1 por teni Eŭropon eŭropa kaj multlingva.

Tial ni alvokas EU, kuraĝigi la edukministeriojn de ĉiuj 27 EU-landoj, reprodukti la lernejan programon "Multilingual Accelerator" (vidu Proponon 23893) sub profesia pedagogia superrigardo kaj en pli granda skalo, por testi la efikecon de tiu ĉi noviga aliro.

El Gazetaraj Komunikoj

Tutmonda Arbo-Plantado: sezono por plantado kaj donacalvoko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1043 (2022-06-21)

Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1042 (2022-06-13)

“Ni ne ĉesu labori por paco inter homoj kaj nacioj”: alvoko de UEA al la esperantistoj kaj la mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1023 (2022-02-27)

Alvoko por la 44-a Esperantologia Konferenco: Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1016 (2022-02-05)

Vortoj: UEA partneras en nova EU-projekto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1014 (2022-02-03)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022