[ Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj, Esperantaj kaj neesperantistaj, plusendi al koncerna(j) registara(j) oficejo(j) kaj al deputitoj. Ni ankaŭ instigas al lokaj grupoj marki la tagon per loka agado. Dankon! ]
La 30-a de julio estas Amikeca Tago. Antaŭ dek unu jaroj, en 2011, la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris tiun tagon la Internacia Tago de Amikeco, surbaze de la alvoko de Unesko, dek kvar jarojn pli frue, ke oni kreu Kulturon de Paco, t.e. “aron da valoroj, vidpunktoj kaj kondutoj kiuj malakceptas perforton kaj celas malhelpi konfliktojn per alfronto de iliaj kaŭzaj radikoj.” La Internacia Tago de Amikeco memorigas nin, kiel grave estas, ke ni forte laboru por kultivi amikecon je tutmonda skalo – por engaĝi la problemojn kiujn la mondo frontas kaj kapti okazojn kiuj povas plibonigi la staton de la terglobo kaj ĉiuj ĝiaj enloĝantoj. Ĝi memorigas nin, ke kunlaboro plibonas ol konflikto, ke rekoni la bonon en aliaj plibonas ol batalado pri la malbono, kaj ke veraj internaciaj harmonio kaj kunlaboro postulas fidon.
Estas feliĉa koincido, ke la Internacia Tago de Amikeco kaj Esperanto-Tago okazas ene de kelkaj tagoj unu de la alia.
La 26-a de julio estas Esperanto-Tago. Tiun tagon en 1887, L.L. Zamenhof lanĉis la internacian lingvon Esperanto. Zamenhof asertis, ke la esenco de la fido estas kompreno – kaj ke komprenon oni plej bone atingu per komuna lingvo. Li proponis Esperanton kiel facile akiritan neŭtralan lingvon inter parolantoj de malsamaj lingvoj. Hodiaŭ, troviĝas kompetentaj parolantoj de Esperanto tra la tuta mondo, kalkuleblaj per milionoj kaj troviĝantaj en la plimulto de la Membraj Ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj. Laŭ la ekzemplo de sia fondinto Zamenhof, ili laboras por kunigi la homojn en spirito de paco kaj fido kaj por forigi la kaŭzajn radikojn de konfliktoj.
Inter tiuj kaŭzaj radikoj estas manko de interkompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj inter la kaŭzaj radikoj de la manko de kompreno estas la problemo de lingvoj.
Ni la popoloj, tute nete, ne komprenas unu la alian.
Paroli la saman lingvon ne nepre alportas pacon, sed se oni ligas ĝin al amikeco, ĝi prezentas la plej bonan ŝancon por paco. Jen kial Esperanto-parolantoj uzas sian lingvon por antaŭenigi amikecon tutmonde. Ni alvokas al aliaj, ke ili solidariĝu kun ni, kaj ni salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de tiu ĉi speciala tago.
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, 9 aŭgusto 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1055 (2022-08-10)
Mesaĝo de UEA okaze de la Esperanto-tago, 26 julio 2022: amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1047 (2022-07-17)
Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1041 (2022-06-06)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de la Medio, 5 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1040 (2022-06-05)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1037 (2022-05-22)