Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1076 (2022-11-10)
Riĉa scienca programo dum la Virtuala Kongreso, Scienca Konkurso kaj senpaga IKU-libro

Kiel en la du antaŭaj Virtualaj Kongresoj, en 2020 kaj 2021, ankaŭ en la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK3) okazonta de la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022 kune kun Retoso, la reta evento de TEJO (retoso2022.tejo.org), estos riĉa scienca kaj faka programo. Estos prezentitaj ĉiuj prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj de la Scienca Kafejo (SK) okazintaj en Montrealo (vidu Esperanto 2022:9 p. 186-187), iuj eĉ en plibonigitaj versioj, eventuale eblos diskuti kun la prelegantoj kaj fari demandojn realtempe. Notu ke VK3 provizas senpagan aliĝon por Individuaj Membroj de UEA kaj TEJO, sed nur ĝis la 18.11. Eblas aliĝi ĉe: vk.esperanto.net/2022.

Kadre de Retoso kaj VK3, TEJO kunlabore kun ILEI kaj UEA, lanĉas novan konkurson por junaj esploristoj: KonSciU, la Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj. Ĝi celas individuajn membrojn de TEJO kiuj esploris pri iu fako (ekde la bakalaŭra ĝis la doktora nivelo). Ne necesas esti sciencisto aŭ esploristo laŭ profesio. Oni prezentos dum tri minutoj sian esploron kaj ricevos diplomon kaj eventuale premiojn. La finalo okazos dimanĉon, la 27-an de novembro, je 14:00 UTC. Pliajn detalojn ĉe tejo.org/partoprenu-en-konsciu/. Eblas aliĝi ĝis dimanĉo, la 20-a de novembro ĉe: bit.ly/konsciu22.

Reta versio de la IKU-libro de 2022, kun 16 tekstoj de la IKU kaj prelegoj de la Scienca Kafejo de Montrealo kaj pliaj tekstoj kaj resumoj de la Scienca Universitata Sesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) okazinta dum BET-56 an Litovio, estas nun havebla senpage ĉe iku3.trovu.com. Donacoj bonvenas por subteni la laboron de la eldonisto. Ankaŭ estas aĉetebla la papera versio, ĉe la Libroservo de UEA.

Daŭre estas bonvenaj proponoj de Fakaj Asocioj kiuj deziras prezenti sin dum la Faka Forumo, kadre de VK3. Eblas rezervi ĝis la 22a de novembro ĉe la estrarano pri Scienca kaj Faka agado, amri@.spamaĵo?huji.ac.il.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022