Antaŭ la Montpeliera UK la individuaj membroj de UEA elektis siajn reprezentantojn en la Komitato de UEA, la t.n. Komitatanojn B. Unuavide tio ŝajnas pure interna afero, kiu ne interesas ekstermovadan publikon. Usona esperantisto Arland R. Meade el Bartow, Florido, tamen lerte kaptis en ĝi okazon por doni konkretan ekzemplon pri efektiva internacieco per Esperanto. Li sendis jenan artikoleton al sia loka gazeto, The Polk County Democrat, kiu aperigis ĝin la 29-an de junio:
Esperanto parolata ĉe ni
Legantoj de The Polk County Democrat certe havas diversajn spertojn pri internacia aktivado. Ĉu iu el ili tamen similas kun tio ĉi:Mi ĵus sendis balotilon al Nederlando voĉdonante por 8 el 16 kandidatoj por funkcio en internacia organizaĵo. Mian voĉon ricevis kandidatoj el Koreio, Bharato, Kostariko, Ĉinio, Hispanio, Ruslando, Israelo kaj Japanio.
Mi scipovas la gepatran lingvon de neniu el tiuj kandidatoj, kaj ili eble ankaŭ ne scias la mian. Mi tamen povis fari mian decidon leginte iliajn biografietojn kaj organizajn celojn. Ĉio tio estis en la internacia lingvo Esperanto.
Se iu leganto deziras scii pli pri ĝi, mi volonte respondos al leteroj. [Sekvas la adreso.] Ankaŭ en la biblioteko de Bartow oni povas trovi librojn pri Esperanto.
Arland R. Meade
La elekto de la Komitato de UEA neniel tuŝas la vivon en la regiono de la gazeto. Kial do la redakcio akceptis tiun tekston? Ĝi trovis la tekston interesa, ĉar ĝi prezentas nekutiman personan sperton de leganto.
Kalle Kniivilä, estrarano de UEA pri informado, skribas en la oktobra numero de Esperanto pri la graveco de personaj spertoj en la informado pri Esperanto. S-ro Meade donis imitindan ekzemplon pri tio.
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, 9 aŭgusto 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1055 (2022-08-10)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Amikeco, 30 julio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1049 (2022-07-28)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1036 (2022-05-14)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1028 (2022-03-07)
Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1026 (2022-03-05)