Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 233 (2006-05-07)
Studo-tago honore al Bruno Migliorini
Akademio de Esperanto, kunlabore kun la Akademio de la itala lingvo (Accademia della Crusca), Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kaj la Universitato de Florenco, aranĝos studo-tagon honore al la fama lingvisto Bruno Migliorini (1896-1975). Migliorni estis preskaŭ tri jardekojn profesoro en la Universitato de Florenco kaj longtempe prezidanto de Accademia della Crusca. Li lernis Esperanton en 1912. En 1985 aperis lia esearo "Lingvaj aspektoj de Esperanto".

La studo-tago havos la temon "Vojoj de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo". La tuttaga aranĝo okazos senpere antaŭ la 91-a Universala Kongreso de Esperanto, vendredon, la 28-an de julio, en la Universitato de Florenco (Università di Firenze, Facoltà di Lettere e Filosofia, Piazza Brunelleschi, 3-4).

Oni antaŭvidas prelegojn de italaj lingvistoj en la itala kaj de esperantistaj interlingvistoj en Esperanto. Sinanoncojn pri temoj ligitaj al interlingvistiko kaj esperantologio, laŭeble, sed ne nur, en rilato al Bruno Migliorini, oni sendu al Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italio; (renato.corsetti@.spamaĵo?esperanto.org). Sinancojn pri simpla partopreno sen prelego oni ankaŭ bv. sendi al la sama adreso.

El Gazetaraj Komunikoj

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia tago de Biciklo, 3 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 882 (2020-06-03)

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 849 (2020-02-17)

Deklaro de UEA kaj ILEI okaze de la Internacia tago de edukado, 24 januaro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 843 (2020-01-22)

Esperanto-tago 2018 — la 26-an de julio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 741 (2018-07-19)

164 partoprenis en la Tria Tutmonda Ekzamentago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 545 (2014-06-28)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020