Kiel uzantoj de la reta Jarlibro (http://reto.uea.org) jam registriĝis pli ol 1000 individuaj membroj de UEA. La nombro estas tiom ronda, ke indas prezenti pli detalajn statistikojn.
Entute ne estas granda diferenco kompare kun la ĝenerala laŭlanda membrostatistiko de UEA. La unuaj 7 pozicioj en la listo de la uzantoj de la reta Jarlibro estas samaj kiel en la ĝenerala listo: Francio (105), Usono (92), Germanio (74), Brazilo (64), Japanio (44), Italio (42), Nederlando (37). La diferencoj estas nur en la ordo: elstare alte interretigita Usono okupas la duan lokon anstataŭ la "ĝenerala" kvara; ankaŭ viglaj brazilanoj en la reto antaŭas la japanojn. En la tujsekva parto de la listo aparte aktivaj en Interreto sin montris UEA-membroj de Rusio, Danio kaj Israelo, kies nombroj proporcie pli grandas en la reta Jarlibro ol en la ĝenerala membrostatistiko.
Sume oni nun trovas inter la uzantoj de la reta Jarlibro reprezentantojn de 92 ŝtatoj, de ĉiuj kvin kontinentoj. Tio daŭre estas malpli multe ol "eksterrete", kie UEA havas membrojn en 118 landoj. Sed konsiderante, ke en 2006 nur ĉ. duono de UEA-membroj deklaris, ke ili posedas retadresojn, tio estas ne malbona atingo.
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas rete aliĝi, senpage por UEA-membroj, ĝis la 26-a de julio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 890 (2020-06-27)
MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 885 (2020-06-16)
La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 820 (2019-08-25)
Tri novaj Honoraj Membroj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 747 (2018-08-09)