La 24-an de aprilo okazis en la Ĝeneva sidejo de Unuiĝintaj Nacioj simpozio pri lingvaj homaj rajtoj, dediĉita al la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio kaj la 60-a datreveno de la Universala Deklaraico de Homaj Rajtoj. Unuafoje simila simpozio okazis 10 jarojn pli frue lige kun la 90-a datreveno de UEA kaj la 50-a de la Deklaracio. Memorigante pri la iama traktado pri Esperanto ĉe Ligo de Nacioj en la sama loko, Palaco de Nacioj, prezidanto de UEA, prof.
Probal Dasgupta atentigis: "En ĉi tiu loko Francio iam metis sian vetoon kontraŭ Esperanto. Eble Privat nun kontentus pri ni."
Bondezirojn por la simpozio sendis la ĝenerala direktoro de la Ĝeneva Oficejo de UN, s-ro
Sergio A. Ordzonikdze. Li gratulis UEA pro ĝia jubileo kaj menciis i.a.: "UEA faras signifan kontribuon al la antaŭenigo de lingvaj rajtoj en la mondo, precipe pere de sia aktivado subtene al la rajto uzi kaj esti edukata en sia propra gepatra lingvo."
La estro de la Oficejo de UN por ligoj kun NRO-oj, s-ro
Ricardo Espinosa, mem ĉeestis kaj salutparolis. Mesaĝon de la prezidanto de CONGO (komunumo de NRO-j en oficialaj rilatoj kun UN), s-ro
Liberato Bautista, peris la unua vicprezidanto de CONGO, s-ino
Anna Biondi. La antaŭa prezidanto de CONGO, s-ino Renate Bloem, kunprezidis la matenan sesion. Nome de Svisa Esperanto-Societo salutis ĝia kunprezidanto Didi Weidmann, kiu elstarigis la rolon de la svisa Esperanto-movado kiel akuŝinto de la jubileanta UEA. Fine de la malferma solenaĵo prezidanto
Dasgupta, krom saluti en la nomo de UEA, samtempe faris prezenton pri substancaj lingvaj rajtoj.
En la programo estis pluraj prelegoj de eminentaj specialistoj. D-ino
Tove Skutnabb-Kangas (Universitato de Roskilde, Danlando) prelegis pri "Lingvo, edukado kaj (rompo de) homaj rajtoj". Ŝi aparte emfazis la lingvan rajton de infanoj ricevi edukon en sia gepatra lingvo, kaj la genocidajn situaciojn, kiuj ekzistas, kiam oni praktike devigas la infanojn de difinita popolo transiri al alia lingvo. La temo de prof.
François Grin (Universitato de Ĝenevo) estis "Interkompreniĝo kiel strategio por lingva justeco". Li pritraktis modelon, pri kiu li nun laboras, por utiligi la interkompreneblecon inter lingvoj de la sama grupo en Eŭropo por malpliigi la traduk-kvanton kaj samtempe garantii al ĉiu servon en lingvo, kiun li/ŝi povas facile kompreni. Kunlaboranto de
Grin, d-ro
Michele Gazzola prelegis pri "Instruado en universitatoj: la lingvaj gajnoj kaj malgajnoj pro internaciismo". Li traktis la malpozitivajn sekvojn de la troigo de la bezono instrui en la angla en eŭropaj universitatoj kaj de la diskriminacioj kontraŭ esploristoj, kiuj ne verkas en la angla. Kiel reprezentantoj de indiĝenaj popoloj en Kolombio, Alasko kaj Ĉilio, pri ties situacio parolis respektive
John Mateo Lopez, ambasadoro
Ronald Barnes kaj
Flor Rayen Calfunao Paillalef.
En la simpozio partoprenis ĉ. 70 homoj el 13 landoj. Proksimume duono estis ne-esperantistoj el diversaj NRO-j. Rimarkinda estis la ĉeesto de klaso de gejunuloj el svisa mezlernejo, sub la gvido de sia instruistino Mireille Grosjean.
Jam antaŭ la simpozio ekfunkciis ĝia retpaĝharo
www.linguistic-rights.org. La paĝaro estos plu evoluigata por fariĝi atentopunkto por ĉiuj, kies lingvaj rajtoj estas malobservataj, kaj por ke oni ĝenerale ekkonsciu, ke Esperanto estas rimedo por defendi lingvajn rajtojn.
Financan subtenon por la aranĝo UEA ricevis de Svisa Esperanto-Societo kaj Institucio Hodler '68.