La 22-an de julio la Komitato de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, faka asocio aliĝinta al UEA, elektis novan 7-membran estraron. Kiel prezidanto de ILEI elektiĝis la konata pedagogo Stefan MacGill (Nov-Zelando/Hungario), kiu respondecos pri eksteraj rilatoj kaj kunordigo. Vicprezidanto Duncan Charters (Britio/Usono) okupiĝos pri universitata agado kaj instru-teknologia evoluo. Małgorzata Komarnicka (Pollando/Germanio) estas sekretario kaj Julija Batrakova (Rusio/Nederlando) kasisto. La antaŭa prezidanto Radojica Petrović (Serbio) estis taskita pri edukaj projektoj kaj informado, kaj Zsófia Kóródy (Hungario/Germanio) pri ekzamenoj, Esperanto-centroj kaj instrukapabligo. La fakoj de Julián Hernández (Kubo) estas lerneja kaj landa agadoj. El la antaŭa estraro nur Petrović kaj Kóródy estis reelektitaj, sed MacGill kaj Charters membris en la estraro de ILEI jam pli frue, respektive kiel vicprezidanto kaj prezidanto.
Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1008 (2022-01-18)
Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) eniras novan fazon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1001 (2021-12-14)
Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 989 (2021-10-16)
Invito al ILEI-simpozio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 973 (2021-08-12)
Premio Deguĉi 2021 al Stefan MacGill
Gazetaraj Komunikoj n-ro 970 (2021-07-26)