Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  
2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 357 (2010-01-12)
Universala Kongreso en Hanojo en 2012

La elekto de Hanojo kiel la urbo de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en 2012 estis la plej rimarkinda decido de la Estraro de UEA, kiu kunsidis en sia plena konsisto en la Centra Oficejo ekde la 10-a ĝis la 12-a de januaro. Ĝis la lasta momento ankaŭ la korea urbo Busan konkursis, kun alloga oferto, pri la rajto okazigi la Kongreson, sed post longa diskuto la Estraro decidis favore al la vjetnama ĉefurbo. La Esperanto-movado de Vjetnamio havas jam longan historion, sed la Universalan Kongreson ĝi gastigos por la unua fojo.

La nuna Estraro kunsidos ankoraŭ komence de la ĉi-jara UK en Havano, kie ĝi tamen traktos nur lastajn teknikajn detalojn de la kongresa programo. Kutime la Estraro havas plenkunsidon en Roterdamo en marto-aprilo, sed ĉi-foje la kunsido estis plifruigita kaj okazis tuj post la ceremonio por la publikigo de festlibro por Humphrey Tonkin. La tradicia printempa kunsido fariĝis do vintra. La estraranoj devos ankoraŭ trakti kaj decidi pri multaj aferoj rete, ĉar pro la frua kunsidodato ekz. la financaj dokumentoj ne povis jam esti pretaj. Tio lasis al la estraranoj pli da tempo por interŝanĝi ideojn interalie pri stimulado de la nun okazanta diskuto pri nova strategia plano por UEA. Tiurilate ili atendas multe pli da aktiveco de la komitatanoj, sed ili klopodos pli vaste altiri ankaŭ membrojn kaj aliajn esperantistojn en la diskuton pri tiu dokumento, kiu devus difini la plej irindan vojon por UEA dum la venontaj dek jaroj.

Kun Stefan MacGill, prezidanto de ILEI kaj ĝia observanto ĉe la Estraro de UEA, oni parolis pri la plua evoluigo de la instrua agado. La Estraro gratulis ILEI pro la sentebla plivigliĝo de ĝia agado post la pasintjara konferenco. Kun granda kontento oni notis la bonan starton de la Esperanto-ekzamenoj laŭ la normoj de la Eŭropa Referenckadro. Pri tio raportis Katalin Kováts el edukado.net, membro de la UEA-komisiono pri la novtipaj ekzamenoj. Por fina aprobo de la Komitato oni sendos proponon pri ĝisdatigaj modifoj en la interkonsento inter UEA kaj ILEI pri la instrua agado. La interkonsento estis aprobita en la UK en Havano en 1990 kaj estos do reviziita en la dua Havana UK. La propono estis jam aprobita de la estraro de ILEI, kies komitato siavice traktos ĝin en la ILEI-konferenco en Matanzas.

Por la nova serio de elstaraj sciencaj verkoj, "Scienca Penso", en kiu jam aperis La origino de specioj de Darvino, la Estraro aprobis regularon kaj envicigis por aperigo kiel ĝia dua titolo la verkon Lingvo kaj menso de la fama lingvisto Noam Chomsky. Kiel observanto de TEJO partoprenis la kunsidon la nuna TEJO-volontulo Alexandre Baudry, kiu raportis i.a. pri la baldaŭa apero de la eldono 2010 de la adresaro de la Pasporta Servo kaj pri la planata grafika reformo de la revuo Kontakto.

El Gazetaraj Komunikoj

La Universala Kongreso en Montrealo prokrastita al la jaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 862 (2020-04-11)

Rezolucio de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 814 (2019-07-26)

Rezolucio de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 749 (2018-08-10)

Rezolucio de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 584 (2015-08-04)

Rezolucio de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 550 (2014-08-02)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021