Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364 280 169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 361 (2010-01-30)
Diplomoj pro fidela membreco en UEA

Fine de januaro la Centra Oficejo ekspedis la lastajn diplomojn al tiuj individuaj membroj de UEA, kiuj ĝis la pasinta jaro membris en la Asocio minimume 40 aŭ 50 jarojn. Ĉiuj diplomoj estis subskribitaj de la Prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta. Tiu rekono de fidela membreco estis enkondukita pasintjare kaj la unuaj diplomoj estis disdonitaj en la Universala Kongreso en Bjalistoko. Entute 186 membroj ricevis la honorigon pro 50-jara membreco, dum 259 membroj estis diplomitaj pro 40-jara membreco. Sekve 445 membroj, t.e. 7,8% el ĉiuj individuaj membroj de UEA, apartenas al sia Asocio jam almenaŭ 40 jarojn.

La eltrovado de diplomotaj membroj postulis grandan laboron, kiun en sia libera tempo plenumis Loes Demmendaal, estrarano pri financo kaj administrado, ankaŭ iniciatinto de la diplomoj. Ŝi devis trarigardi la tutan malnovan membrosliparon de UEA, slipon post slipo, ĉar en 1981, ekde kiam la administrado okazas komputile, la antaŭa kotizhistorio de la tiamaj membroj ne estis registrita en la komputilo. Ĉar diplomon povis ricevi tiuj, kiuj aliĝis al UEA jam pli ol 10 jarojn antaŭ la administra modernigo, ilia eltrovado eblis nur per mana kontrolo de la malnovaj dosierujoj, en kiuj estas gardataj la slipoj de kelkdek mil iamaj membroj de UEA.

Parto de la ricevintoj de diplomo pro 40-jara membreco ricevos ĉi-jare novan diplomon, tiun pro 50-jara membreco. La unua disdono de diplomoj okazos ĉiam en la Universala Kongreso, post kiu la neĉeestintoj ricevos sian diplomon poŝte aŭ eventuale en la Malferma Tago de la CO aŭ alia taŭga okazo.

(Kiuj ne ricevos diplomon ĝis la mezo de februaro, kvankam ili pensas, ke ili membras en UEA jam 40 aŭ 50 jarojn, bv. kontakti la Centran Oficejon, por ke la afero estu kontrolita.)

N-ro 361 (2010-02-01)
Novaj filmoj en la Reta Kinejo

La Reta Kinejo de UEA pliriĉiĝis per du interesaj filmoj, el kiuj unu estis farita jam antaŭ 40 jaroj, dum la alia estas tute nova. Temas pri duonhora dokumenta filmo pri la 55-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno en 1970 kaj pri unuhora registraĵo de la transdono de festlibro al Humphrey Tonkin en la Centra Oficejo la 9-an de januaro ĉi-jare.

La filmo pri la Viena UK estis farita de la dana filmisto Erik Elias laŭ mendo de UEA. Ĝi estis unue montrita en la Dana Esperanto-Kongreso kaj poste en la Londona UK en 1971, sed poste neniam plu, verŝajne pro nekontento pri teknikaj malglataĵoj, ĉefe la nekongruo de bildo kaj sono en iuj scenoj. La historia valoro de la filmo tamen larĝe kompensas la mankojn. Post kvardekjara paŭzo eblas nun denove spekti i.a. fragementojn el la parolado de la esperantista aŭstra ŝtatprezidanto Franz Jonas en la inaŭguro kaj el la festparolado de prof. Ivo Lapenna.

Pri la transdono de la festlibro La arto labori kune al Humphrey Tonkin aperis jam 10-minuta filmeto en la reta ĵurnalo UEAviva. Intertempe Francisco Veuthey preparis ankaŭ filmon kun la kompleta programo de tiu festa aranĝo. Krom la transdono mem kaj la sekva dankparolado de Tonkin, la filmo montras la laŭdparolon de prezidanto Probal Dasgupta al la jubileulo, la prelegojn de redaktoroj Ulrich Lins kaj Detlev Blanke pri la enhavo de la libro, kaj la impresan prezenton de la poemo “La vojo” de L.L. Zamenhof fare de Wera Blanke.

Reta Kinejo: www.ipernity.com/doc/97850/home/video
UEAviva: www.youtube.com/UEAviva

Por povi pluevoluigi la ĵurnalon UEAviva kaj la Retan Kinejon, i.a. por ebligi ciferecigon de malnovaj filmoj, UEA alvokas por donacoj al la speciala konto “video”.

N-ro 361 (2010-02-01)
Filmo de Sam Green pri utopioj premieris

En la usona filmfestivalo Sundance okazis fine de januaro la premiero de la filmo Utopia in four movements de reĝisoro Sam Green. La titolo de la filmo ("Utopio en kvar movimentoj" aŭ "Utopio en kvar movadoj") referencas al la tradicia konstruo de simfonio kaj al sociaj movadoj. Unu el la movadoj estas la esperantista, kiun Sam Green observis kaj filmis i.a. en kongreso de la usona landa asocio ELNA kaj en la Universalaj Kongresoj en Florenco, Jokohamo kaj Roterdamo. La nuna tempo estas laŭ Green malamika al utopioj, sed malgraŭ tio diversaj idealistoj plu persistas, ne perdante siajn idealojn, kaj la simpatio de la reĝisoro estas ĉe ili.

Sam Green estas renoma kinisto, kies dokumenta filmo The Weather Underground (2003) pri la tiunoma radikala usona movado en la 60-aj kaj 70-aj jaroj estis nomumita por Oskaro. Multaj esperantistoj helpis al Green en diversaj stadioj de la estiĝo de lia nova verko. Li ricevis asiston i.a. de ELNA kaj ESF. La Centran Oficejon de UEA li unuafoje kontaktis fine de 2005. Dum la Internacia Filmfestivalo de Roterdamo en januaro 2006, en kies programo estis unu el liaj filmoj, Green vizitis la Centran Oficejon por esplori en la Biblioteko Hodler kaj por prepari ĉeeston de sia skipo en Universalaj Kongresoj.

Retejo de la filmo: utopiainfourmovements.com

El Gazetaraj Komunikoj

TEJO premieris en la 41-a Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 560 (2014-12-02)

Filmo pri Otto Jespersen en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 494 (2013-04-03)

Filmo de antaŭ pli ol duona jarcento en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 447 (2012-03-08)

Filmo pri Tibor Sekelj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 443 (2012-02-09)

Malferma Tago: omaĝo al Sekelj, repremiero de historia filmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 436 (2011-12-01)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020