Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 363 (2010-02-11)
33-a Esperantologia Konferenco en Havano

Kiel kutime Esperantologia Konferenco, organizita de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), estos parto de la programo de la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano (17-24 julio 2010).

La ĉi-jara konferenco (la 33-a en la serio) pritraktos ĉiujn aktualajn problemojn de la esperantologio: lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto estos konsiderataj.

Fakuloj, kiuj deziras kontribui, bv. kontakti Christer Kiselman (rete: kiselman@.spamaĵo?math.uu.se, papere: Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedujo) plej laste 2010-04-18.

N-ro 363 (2010-02-11)
Forpasis Umberto Broccatelli

La 11-an de februaro forpasis en Romo Umberto Broccatelli, Honora Membro de UEA ekde 2006. Li naskiĝis la 5-an de marto 1931. Eklerninte la lingvon en 1947 li tuj ekaktivis movade kiel unu el la refondintoj de Bolonja Esperanto-Grupo. Li kunorganizis nacian kongreson en Bolonjo en 1952 kaj la 40-an UK-on samurbe en 1955. De 1980 ĝis 2005 li membris en la Nacia Konsilio de Itala Esperanto-Federacio kaj estis plurfoje elektita al ĝia estraro. De 1989 ĝis 2002 li redaktis la organon de IEF, l'esperanto. Kiel fervora pledanto por la eŭropa unuiĝo li iniciatis la aliĝon de IEF al la Itala Konsilio de la Eŭropa Movado, en kies komitato li poste reprezentis IEF. En 1999 li reaktivigis Eŭropan Esperanto-Union, kiun li prezidis, ankaŭ redaktante ĝian informilon Eŭropa Bulteno, de 1999 ĝis 2004, kiam li iĝis honora prezidanto de EEU.

Broccatelli aŭtoris la vortarojn Vocabolario Esperanto-Italiano (1984) kaj Dizionario Italiano-Esperanto, Esperanto-Italiano (2004), kaj la lernolibron Nuovo Corso di Esperanto (1993). Pri lingvaj demandoj de Esperanto li verkis multajn artikolojn kaj la broŝuron Esperanto, lingvo planebla (1996). Li tradukis ankaŭ beletraĵojn, i.a. por Itala antologio (1987).

N-ro 363 (2010-02-11)
1450 adresoj en Pasporta Servo

La ĉi-jara adresaro de la plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, enhavas 1450 gastigantojn en 91 landoj. En la antaŭa eldono (2008) estis 1225 adresoj en 90 landoj. En la Pasporta Servo 2010 la unuan lokon okupas Francio kun 177 gastigantoj. La dua estas Germanio kun 117. En Brazilo estas 84 gastigantoj. Aliaj landoj kun multaj adresoj estas Rusio (81), Pollando (75), Ukrainio (65), Usono (63), Hungario (53), Japanio, Nederlando, Ĉinio kaj Senegalio (po 36), kaj Irano (34).

En la 208-paĝa poŝlibro troviĝas, krom la adresoj k.a. informoj pri la gastigantoj, ankaŭ mapoj kun indikoj pri lokoj kun gastigantoj. Enestas ankaŭ reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo, kaj utilaj adresoj.

La ideo pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, estis prezentita de la argentinano Ruben Feldman González en 1966. La unua adresaro laŭ la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj estas gastigantoj ankaŭ en la nuna eldono.

En 2009, Pasporta Servo fariĝis ankaŭ socia retejo, www.pasportaservo.org, kie kaj gastoj kaj gastigantoj povas membriĝi kaj kontakti unu la alian. La retpaĝo ne anstataŭas la adreslibron sed ofertas novajn servojn, haveblajn nur per Interreto: zomebla monda mapo, serĉilo, forumo por peti informojn pri vojaĝo, kaj blogejo por rakonti pri siaj vojaĝoj. La retpaĝo nun havas pli ol 1200 uzantojn, el kiuj ĉ. 700 estas gastigantoj.

La adresaro estas aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA. La prezo estas 9,00 EUR plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton.

El Gazetaraj Komunikoj

Nova retpoŝtadreso kaj limdato por la Belartaj Konkursoj 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 937 (2021-03-15)

Retpoŝtadreso de revuo Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 675 (2017-03-07)

Roy McCoy nova Komisiito pri Pasporta Servo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 542 (2014-05-02)

Nova adresaro de Pasporta Servo aperis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 425 (2011-08-04)

Adresoj de la Afrika Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 226 (2006-01-31)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021