N-ro 374 (2010-04-10)
Nome de Universala Esperanto-Asocio mi kondolencas Polan Esperanto-Asocion,
la polajn membrojn de UEA kaj ĉiujn polajn esperantistojn pro la tragedia
pereo de la Prezidanto de la Pola Respubliko s-ro Lech Kaczyński, lia
edzino kaj multaj elstaraj reprezentantoj de la pola publika vivo en
aviadila akcidento.
Esperantistojn tiu ŝoka informo tuŝas aparte pro la historiaj ligoj de
la Internacia Lingvo kun Pollando, kies ĉefurbo estas la naskiĝurbo de
Esperanto. La varmaj sentoj de esperantistoj pri Pollando montriĝis kaj
pli firmiĝis pasintjare lige kun la 94-a Universala Kongreso de Esperanto
en Bjalistoko, per kiu la Esperanto-movado omaĝis la 150-an datrevenon de
la naskiĝo de d-ro L.L. Zamenhof en tiu urbo.
Niaj pensoj estas denove en Pollando, ĉi-foje plenaj de funebro kaj
kunsento kun la proksimuloj de la forpasintoj.
Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA