Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 385 (2010-06-18)
Helpo al Esperanto-bibliotekoj

Por la 14-a fojo Esperanto-bibliotekoj povas peti de UEA subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. La subvencioj estas celitaj al bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtato, urbo aŭ simila instanco. Subvencion oni ricevos kiel librojn laŭ la listo, kiu akompanis la peton. Pasintjare sep bibliotekoj ricevis librojn je la valoro de 115 ĝis 260 eŭroj.

Oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero. Diskoj k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro papere (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ rete al direktoro@.spamaĵo?co.uea.org.

Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la bazan bonhavon de la fondaĵo, eblas konatiĝi per la retejo www.poulthorsen.dk.

El Gazetaraj Komunikoj

Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1026 (2022-03-05)

Biblioteka Apogo Bachrich 2021: limdato prokrastita al la 31-a de julio 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 963 (2021-07-04)

Biblioteka Apogo Bachrich: alvoko 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 931 (2021-02-22)

Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 827 (2019-09-24)

Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 15 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 782 (2019-01-31)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022