Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 390 (2010-07-19)
Ulrich Brandenburg nova honora patrono de UEA

S-ro Ulrich Brandenburg, la gernana ambasadoro en Moskvo, estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. La unuaniman decidon faris la Komitato de UEA en sia kunsido en Havano la 17-an de julio.

Ulrich Brandenburg naskiĝis la 12-an de oktobro 1950. Li estas denaska esperantisto. En aŭgusto 2007 li fariĝis konstanta reprezentanto de Germanio ĉe NATO en Bruselo. Poste, pro sia sperto pri la slava mondo kaj pri Rusio, li estis nomumita kiel ambasadoro en Moskvo, kie li deĵoras ekde aprilo 2010.

Post studado de lingvoj en Münster kaj Parizo Brandenburg unue laboris kiel instruisto. En 1980 li komencis sian karieron en la diplomatia servo de Germanio. Li deĵoris unue en la ambasado en Bagdado 1982-1984 kaj daŭrigis en la tiama Sovetunio ĉe la ĝenerala konsulejo en Leningrado (Sankt-Peterburgo) de 1984-1986 kaj ĉe la ambasado en Moskvo 1986-1988. Ĝis 1995 li deĵoris en la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, krom 1991-1992, kiam li studis en la Harvarda Universitato. De 1995 ĝis 1999 li gvidis sekcion ĉe la administracio de NATO en Bruselo. Reveninte al la Ministerio en 1999 li laboris i.a. kiel komisiito pri Rusio, Kaŭkazio kaj Centra Azio kaj kiel vicestro de la Politika Departemento, ĝis sia unua nomumo kiel ambasadoro.

Dum pluraj jaroj Brandenburg aktivis en Germana Esperanto-Junularo, kies prezidanto li estis 1974-1976. Li redaktis ankaŭ la GEJ-rubrikon "pozitive" en "Germana Esperanto-Revuo". En 1974 li havis la ĉefan respondecon pri la organizado de la TEJO-kongreso en sia hejmurbo Münster. Vicprezidanto de TEJO li estis 1973-1975.

N-ro 390 (2010-07-19)
La 95-a UK omaĝis al Nelson Mandela

La inaŭguro de la 95-a UK en Havano koincidis kun la 92-a naskiĝtago de Nelson Mandela. Kun forta aplaŭdo la kongresanaro omaĝis al la Nobel-premiito per jena omaĝmesaĝo:

---

Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 18-an de julio "Internacia Tago Nelson Mandela", rekone al la kontribuo de la iama Prezidento de Sud-Afriko al la kulturo de paco kaj libereco.

Tiusenca rezolucio estis akceptita en novembro 2009 de la Ĝenerala Asembleo de UN por memorigi pri la longdaŭra sindediĉo de la Nobel-Premiito al la paca solvo de konfliktoj, harmoniaj rilatoj inter la rasoj, homaj rajtoj, reharmoniiĝo kaj seksa egaleco.

Oni komencas noti tiun feston ekde la jaro 2010, kiam la gvidanto de la lukto kontraŭ rasapartigo fariĝos 92-jara.

Akceptante la rezolucion, Unuiĝintaj Nacioj esprimis sian estimon al tiu grandulo, kiu (laŭ la vortoj de la Asemblea Prezidanto Ali Treki) suferis por la tuta homaro; kaj ĝi rekonis lian enkarcerigon dum 27 jaroj en la fifama malliberigocentro Robben Island, enmare apud la marbordo de Kaburbo.

Post sia liberiĝo el karcero en 1990, s-ro Mandela fariĝis la unua Prezidento elektita en plene reprezenta demokratia baloto en la post-rasapartiga Sud-Afriko, oficante de 1994 ĝis 1999 laŭ la konstitucio de tiu lando.

Ĉe aranĝo organizita okaze de lia pasintjara naskiĝtago, la ĝenerala Sekretario de UN, Ban Ki-moon diris, ke "Nelson Mandela estas vivanta manifestiĝo de la plej altaj valoroj de Unuiĝintaj Nacioj."

El Gazetaraj Komunikoj

Aliĝilo kaj temo de la 107-a UK (Montrealo): “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 966 (2021-07-19)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)

La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis la 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)

105-a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 817 (2019-08-08)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021