Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 397 (2010-09-23)
Forpasis la dojeno de la Honoraj Membroj de UEA

D-ro Arthur BAUR (1915-2010) forpasis la 17-an de septembro en Männedorf, Svislando. Elektita en 1980, li estis la dojeno de la Honoraj Membroj de UEA. Baur studis en la universitatoj de Zuriko, Upsalo kaj Stokholmo la germanan, anglan, retoromanĉan kaj islandan filologiojn. Post doktoriĝo li laboris kiel ĵurnalisto ĝis sia emeritiĝo. De 1975 li membris en la Nacia Unesko-komisiono de Svislando.

Baur lernis Esperanton en 1930 en gimnazio kaj fariĝis membro de Esperanto-Societo Zuriko, Svisa Esperanto-Societo kaj en 1939 de UEA. Jam en 1932 (ĝis 1933) li ekredaktis la bultenon La Sonilo Malgranda, poste renomitan kiel Ĉiulandulo. Li estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj redaktoro de ĝia organo Svisa Esperanto-Revuo 1980-1986. En 1959 SES elektis lin sia honora membro. Pli ol 40 jarojn, de 1947 ĝis 1991, li gvidis la Esperanto-elsendojn de Svisa Radio Internacia, ofte helpata de sia edzino Heidi Baur-Sallenbach (1916-2006). Li respondecis pri la informservoj de la 31-a UK en 1939 kaj la 32-a en 1947, ambaŭ en Berno, kaj pri la gazetara servo de la 64-a en 1979 en Lucerno.

Okaze de la UK en 1939 aperis en redakto de Baur Svisa antologio. Por la UK en 1979 li verkis la libron La fenomeno Svislando, per kiu la sperta ĵurnalisto kreis imitindan modelon por similaj priskriboj pri aliaj landoj. Krome li verkis i.a Esperanto in 5 Lehrbriefen (1942), Das Problem der internationalen Sprache (1953), Esperanto per Post (1958), Deine zweite Sprache (1960), De la utopio al la realeco; Von der Utopie zur Wirklichkeit (1976), La retoromanĉa: sorto de la plej malgranda nacia lingvo de Svislando (1984), La retoromanĉa: historio kaj nuntempo de la kvara nacia lingvo de Svislando (1995), Die Geschichte der Esperanto-Sendungen aus der Schweiz (1998). En sia lando li konatiĝis ankaŭ pro siaj regule reeldonitaj lernolibroj de la svisgermana (alemana) lingvo kaj de libroj pri la retoromanĉa.

El Gazetaraj Komunikoj

MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 885 (2020-06-16)

Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)

Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)

Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)

Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020