Subtene al siaj junaj membroj, UEA ofertas al du studentoj la eblon partopreni trejnadon pri terminologio en la Universitato de Vieno ekde la 8-a ĝis la 14-a de julio ĉi-jare. Instruos mondfamaj profesoroj pri terminologio kaj faka komunikado. Studentoj povos ricevi ses universitatajn poentojn (laŭ ECTS) pro partopreno en tiu ĉi intensa unusemajna kurso, post kiu eblos ekzameniĝi kaj, kaze de sukceso, ricevi oficialan atestilon de Terminologia Manaĝero, agnoskitan en 18 EU-landoj.
UEA pagos la kotizojn por la aranĝo, vojaĝkostojn, restadon kaj
unusemajnan bileton por la publika trafiko en Vieno. Kandidatiĝojn oni
sendu al la komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj, Mélanie Maradan,
Kiu opinias tian instigon al faka laboro subteninda kaj volas ebligi
terminologiajn aktivadojn ankaŭ en estonteco, povas donaci al Fondaĵo
Wüster, la speciala fondaĵo de UEA por tiu celo.
UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)
Invito al ILEI-simpozio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 973 (2021-08-12)
UEA invitas vin partopreni en la kampanjo por konvinki Uneskon deklari la “Internacian Tagon de Esperanto”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 964 (2021-07-05)
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)