En Nepalo, unu el la plej multlingvaj landoj de la mondo, pereas dekoj da lingvoj rezulte de "malplanado", laŭ kiu la registaro intence neglektas minoritatajn lingvojn. Tiel asertas profesoro Ram Ashish Giri en anglalingva artikolo, kiu aperas en la plej aktuala numero de "Language Problems and Language Planning" (Lingvaj Problemoj kaj Lingvoplanado). Prof. Giri estas nepalano kiu instruas en la Universitato Monash, Aŭstralio.
En tiu sama numero de LPLP, la tria kaj lasta de la jaro 2011, aperas ankaŭ artikoloj pri lingvoplanado en la sudorientazia lando Brunei Darussalam kaj (en la franca) pri la konkurencaj rilatoj inter la hebrea kaj araba lingvoj en la iama kaj nuntempa Palestino.
Kompletigas la numeron mallonga artikolo pri la esperantisto kaj
interlingvisto Petro Stojan (1884-1961), kaj ok recenzoj, interalie de la
verko "Daughters of Esperanto" de Alan Libert, "The Translator as Mediator
of Cultures" redaktita de Humphrey Tonkin kaj Maria Frank (kie aperas longa
artikolo de Tonkin pri tradukado en Esperanton), kaj la nova eldono de la
dulingva (Esperanto kaj angla) vortaro de John Wells.
La revuo estas principe multlingva, kvankam plejparte la artikoloj aperas en la angla lingvo, kiu estas la domina lingvo en la scienca kampo lingvoplanado kaj lingvopolitiko. Tamen, ĉiu artikolo havas ampleksan resumon en Esperanto kaj en dua lingvo (plej ofte la germana, franca, itala aŭ hispana).
LPLP jam atingis sian 36-an jaron. Ĝi ĝuas altan reputacion inter fakuloj pri socilingvistiko, kaj ĝia daŭra emfazo de Esperanto inter la diversaj lingvoj nepre kontribuas signife al la kreskantaj akcepteblo kaj prestiĝo de Esperanto inter socilingvistoj.
Gravas, ke esperantistoj subtenu la revuon, rekomendante al bibliotekoj, ke ili abonu ĝin, kaj mem aĉetante abonojn. La revuo aperas trifoje jare. Oni povas aboni ĝin pere de la Libroservo de UEA; la abonprezo por individuoj estas 70 eŭroj; por institucioj 214 eŭroj (plus imposto de 6% por EU-landoj).
SPECIALA OFERTO: Ĉiu, kiu abonas LPLP pere de la Libroservo de UEA antaŭ la 30-a de aprilo 2012, rajtos elekti senpage unu volumon el la Plena Verkaro de Zamenhof, pagante nur la sendokostojn. Indas samtempe mendi ankaŭ aliajn varojn, ĉar tiam la sendokostoj aldoniĝos nur por tiuj aliaj varoj kaj la Zamenhof-libro estos sendita senpage kun ili.
Verku por la revuo Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1039 (2022-06-04)
Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 2-a eldono lanĉita kun novaj reguloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1030 (2022-03-12)
Vortoj: UEA partneras en nova EU-projekto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1014 (2022-02-03)
Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) eniras novan fazon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1001 (2021-12-14)
VERDEN: nova EU-projekto pri daŭripoveco kaj transporto, kunordigata de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 998 (2021-11-25)