Universala Esperanto-Asocio fariĝis konsulta partnero de Unesko, la Organizo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Tiel decidis la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, konforme al la novaj gvidlinioj pri la rilatoj de Unesko kun Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-j), kiujn la Ĝenerala Konferenco adoptis en novembro. Fakte, laŭ la novaj gvidlinioj ne plu temas pri rilatoj sed pri partnereco por pli bone esprimi, ke Unesko celas kunlabori kun NRO-j por la komunaj celoj kaj ne nur formale rilati kun ili. Por Unesko NRO-j estas gravaj, ĉar pere de ili ĝi rekte atingas la civilan socion preter la ŝtataj strukturoj.
UEA havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954. Antaŭe estis tri kategorioj: apud la plej alta el ili, formalaj asociaj rilatoj, ekzistis formalaj konsultaj rilatoj kaj operaciaj rilatoj. UEA troviĝis en tiu lasta kategorio. Ekde nun estas du kategorioj: asocia kaj konsulta partnerecoj. En la unua estas akceptataj nur malmultaj grandaj NRO-j por la periodo de ok jaroj. La konsulta partnereco ne estas tempe limigita, sed la koncernaj NRO-j devas montri konstantan aktivecon kaj daŭre kontribui al la agadoj de Unesko je ties plena kontento. Por ke la partnereco estu sur firma kaj serioza bazo, Unesko asignas ĝin nur al NRO-j, kiuj havas establitan centran oficejon kaj plenumas ankaŭ aliajn postulojn.
La plej longedaŭra kontribuo de UEA al Unesko estas la eldonserio Oriento-Okcidento, en kiu ekde 1961 aperis 49 elstaraj mondliteraturaj verkoj en Esperanta traduko. UEA esperantigis kaj eldonis ankaŭ librojn k.a. materialojn de Unesko. La temo de la Universala Kongreso estas ofte ligita al speciala jaro aŭ jardeko de Unesko kaj la temo estas pritraktata en kongresaj programeroj. Multaj UK-oj ricevis mesaĝon de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, laste la 96-a UK en Kopenhago. UEA partoprenis en diversaj kampanjoj de Unesko; ekz. en la kolektado de subskriboj por la Manifesto 2000 por Kulturo de Paco kaj Senperforto ĝi estis inter la plej aktivaj NRO-j.
Pro sia oficiala statuso UEA havas pli facilan aliron al la Ĝenerala
Konferenco kaj aliaj aranĝoj de Unesko. La plej elstaraj kaj daŭre
valoraj atingoj de UEA ĉe Unesko sendube estas la rezolucioj de la
Ĝeneralaj Konferencoj en Montevideo en 1954 kaj en Sofio en 1985 kiel la
internacie plej gravaj rekonoj al Esperanto kaj Universala
Esperanto-Asocio.
La konstantaj reprezentantoj de UEA ĉe la sidejo de Unesko en Parizo
estas Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo. Unesko estas en oficiala partnereco kun 368 internaciaj NRO-j.
----
Noto: Pri la nova statuso de UEA ĉe Unesko oni povas uzi tri esprimojn: UEA havas la statuson de konsulta partnereco kun Unesko; UEA estas en konsulta partnereco kun Unesko, aŭ UEA havas konsultan statuson ĉe Unesko.
Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1019 (2022-02-11)
Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1008 (2022-01-18)
TEJO en Speciala Konsulta Rilato kun UN
Gazetaraj Komunikoj n-ro 988 (2021-10-14)
La 2-a Virtuala Kongreso malfermiĝis kun bunta programo kaj salutletero de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 965 (2021-07-18)
UEA invitas vin partopreni en la kampanjo por konvinki Uneskon deklari la “Internacian Tagon de Esperanto”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 964 (2021-07-05)