Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 447 (2012-03-08)
Jubileoj de la Centra Oficejo kaj Esperanto en la Malferma Tago

La 36-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 28-an de aprilo atentos la 50-an datrevenon de la transloĝiĝo de la sidejo de UEA al Nieuwe Binnenweg 176, sendube la plej fama adreso en Esperantujo. La CO venis al Roterdamo jam en 1955, sed komence ĝi funkciis en luita domo. La nuna domo estis aĉetita fine de 1961 kaj la oficejo ekfunkciis tie en aprilo 1962.

Kiel estrarano de TEJO kaj UEA kaj pro siaj esploroj kiel historiisto, d-ro Ulrich Lins vizitis la Centran Oficejon multfoje dum preskaŭ la tuta 50-jara periodo en ties nuna domo. Dum la Malferma Tago li rememoros pri  siaj vizitoj, pri famaj kaj malpli famaj personoj, kiujn li renkontis, kaj pri movadaj eventoj, en kiuj la CO ludis rolon.Pri la strato mem rakontos Osmo Buller, montrante specimenojn el sia kolekto de bildkartoj pri Nieuwe Binnenweg, unu el la plej historiaj stratoj de Roterdamo.

Kompreneble ne povos manki atento al la 125-a datreveno de la apero de la Unua Libro de Esperanto, prifestata ĉi-jare. Stefan MacGill, prezidanto de ILEI, rakontos pri la naskiĝanta Kurso 125, reta Esperanto-kurso speciale kreota lige kun la datreveno. Pri la agado lige kun la jubileo informos kaj respondos demandojn ankaŭ la estraranoj de UEA. La tuta Estraro sub la gvido de prezidanto Probal Dasgupta ĉeestos en la Malferma Tago, post kiu la estraranoj restos en Roterdamo por tritaga kunsido.

Kiel ĉiam, en la programo estos ankaŭ libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

N-ro 447 (2012-03-08)
Filmo de antaŭ pli ol duona jarcento en la Reta Kinejo

La Reta Kinejo de UEA pliriĉiĝis per la filmo Vojaĝo al Marseille . La 45-minuta filmo temas pri la partopreno de la germana esperantistino Injo en la 42-a Universala Kongreso en Marsejlo en 1957. Malgraŭ la titolo, ĝi enhavas ankaŭ 10-minutan parton pri la 41-a UK en Kopenhago en la antaŭa jaro, interalie kun bildoj el la unua infana kongreseto. En la filmo aperas multaj famaj esperantistoj, kaj oni aŭdas fragmentojn el paroladoj de Giorgio Canuto kaj Ivo Lapenna.

 La filmo estis farita per modestaj rimedoj kaj tial havas teknikajn mankojn. Ankaŭ la kinarta realigo de ĝia koncepto, en si mem interesa sed tro ambicia, estas amatora kaj povas nun impresi eĉ komike. Temas tamen pri valora dokumento, produktita de la multflanka movadano Joachim Giessner (1913-2003) sub la ŝildo "Esperanto-Filmo Germanujo". Li transdonis la 16-milimetran bendon siatempe al UEA, kiu ciferecigis ĝin. Vojaĝo al Marseille  havis re-premieron en la Malferma Tago de UEA en novembro 2011 kaj estas nun alirebla al pli vasta publiko. 

El Gazetaraj Komunikoj

Filmo "Vizito al la Centra Oficejo" libere spektebla
Gazetaraj Komunikoj n-ro 865 (2020-04-22)

Kvar IKU-prelegoj en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 540 (2014-04-10)

Prelego de Federico Gobbo en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 528 (2013-12-23)

Du filmoj aldoniĝis al la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 520 (2013-11-08)

Prelego de d-ro Vergara pri la HIV/aidosa epidemio en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 499 (2013-05-17)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020