Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 452 (2012-04-24)
Forpasis prof. d-ro Ottó Haszpra

Honora Membro de UEA, prof. d-ro Ottó Haszpra (1928-2012), forpasis la 18-an de aprilo en Budapeŝto, kie li naskiĝis la 11-an de septembro 1928. Haszpra estis emerita profesoro de la hidrokonstrua katedro de la Teknika Universitato de Budapeŝto, eksperto de UN, kaj ekde 2004 membro de la Hungara Akademio de Sciencoj.

Haszpra lernis Esperanton en 1958. Li estis membro de Hungaria Esperanto-Asocio ekde 1962 kaj servis ĝin kiel komitatano (1965-1990), estrarano (1977-1990) kaj vicprezidanto (1981-1990). Li estis fakdelegito pri inĝenierado ekde 1972, komitatano de UEA (1980-1990), kaj estrarano de UEA pri faka agado (1986-1989). Haszpra estis redaktoro de Sciencaj komunikaĵoj (1974-1979) kaj gvidanto de Scienca Eldona Centro de UEA en Budapeŝto (1981-1985). En la 68-a UK en Budapeŝto (1983) li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato. Li membris en AIS ekde 1986, en Internacia Scienca Akademio Comenius ekde 1997 kaj en Akademio de Esperanto ekde 2004.

Ottó Haszpra aperigis multajn sciencajn kaj popularsciencajn artikolojn en Esperanto kaj ofte prelegis. Li kunlaboris por la 6-lingva Geodezia fakterminaro (1976-1981) kaj por Hungara-Esperanta meza vortaro (1996). En 2000 aperis lia ampleksa Esperanto-lernolibro por hungaroj. Krom la historia trarigardo Esperanto – lingvo de natursciencoj kaj tekniko 1887-1986 (1988), Haszpra aŭtoris i.a. la studojn La vera kosto de la multlingveco (1978), Liter-ofteco en Esperantaj tekstoj (2001), La natura ŝarĝo de la lingvolernado kaj ties radikala malpliigo (2002), kaj Egalrajteco kaj ekonomieco en la internaciaj rilatoj (2005).

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis Claude Nourmont (1945-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1024 (2022-02-28)

Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)

Nova membro de la Honora Patrona Komitato de UEA: Prof. Marco Lucchesi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 972 (2021-08-09)

Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022