Alia bona novaĵo koncernas vizitantojn de la Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo. Ili ĝuis tradicie rabaton de 10% ĉe ĉiuj aĉetoj en la Libroservo, sed ĉar saman rabaton ĉiukaze ricevus la individuaj membroj de UEA, tiu speciala rabato estis plialtigita al unu sesono de la prezo, t.e. 16,7%. La nova rabato estis aplikita jam en la ĉi-jara aprila Malferma Tago. La sekva Malferma Tago ĉi-jare okazos en sabato, la 24-a de novembro.
Malgraŭ la plialtiĝo de la poŝtaj tarifoj la Libroservo de UEA plu
fakturos 10% de la mendosumo por sendokostoj. La minimume fakturata sumo
por sendokostoj tamen devis esti plialtigita de 4 eŭroj al 5 eŭroj. La
plialtigo estos aplikata ekde la 1-a de julio. En la praktiko ĝi do
koncernas mendojn, kiuj valoras malpli ol 50 eŭrojn. Por mendoj super 50
eŭroj la sendokostoj estos 10% de la sumo.
La kongresa libroservo amase vendis en Lillo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 589 (2015-10-08)
Libroservo de UEA en 2014: "Poŝamiko" venkis, vendoj malkreskis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 574 (2015-03-25)
Libroservo de UEA en 2013: "Poŝamiko" venkis, evoluo zorgigas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 535 (2014-02-21)
Libroservo de UEA en 2012: "Poŝamiko" la plej furora
Gazetaraj Komunikoj n-ro 491 (2013-03-01)
Libroservo de UEA vendis por 125125 eŭroj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 317 (2009-03-11)