Ĉi-jare 18 esperantistoj ricevas diplomon pri 50-jara seninterrompa membreco en Universala Esperanto-Asocio. Krome, 22 aliaj ricevas diplomon kiel ateston, ke ili estas individuaj membroj de UEA de 40 jaroj. Tiun honorigon pro fidela membreco iniciatis estraranino Loes Demmendaal, kaj la unuaj diplomoj estis disdonitaj en la jaro 2009. La diplomoj estas subskribitaj de la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta.
Inkluzive de la ĉi-jaraj ricevantoj, ĝis nun 218 esperantistoj ricevis
diplomon pri 50-jara kaj 264 pri 40-jara membreco en UEA.
Diplomo de UEA al 12 elstaraj agantoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 468 (2012-08-10)
Diplomo de UEA al 12 elstaraj agantoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 424 (2011-07-30)
Diplomoj pro fidela membreco en UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 361 (2010-01-30)
Malpli kosta alternativo de dumviva membreco en UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 134 (2001-10-02)
Dumviva membreco en UEA popularas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 109 (2000-12-25)