Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 459 (2012-06-20)
Forpasis Raúl Juárez Sedeño (1926-2012)

La dojeno de la Esperanto-movado en Kubo, Raúl Juárez Sedeño, forpasis la 4-an de junio en sia hejmurbo Camagüey, kie li naskiĝis la 2-an de oktobro 1926. Lia patro estis delegito de UEA en Camagüey, sed li mem lernis Esperanton nur post lia morto, helpe de libroj en la hejma biblioteko. En la kvindekaj jaroj li komencis aktivi movade, instruante regule ekde 1957, kiam li ankaŭ membriĝis en UEA. De 1958 ĝis 1963 li estis delegito kaj, kiel profesia kontisto, landa kotizperanto de UEA. En 1987 li denove fariĝis delegito kaj krome fakdelegito pri la historio de Kubo.

Post la kuba revolucio Juárez Sedeño estis longe preskaŭ la sola kuba esperantisto, kies nomo estis internacie konata. Interalie, li korespondis kun alilandanoj, esperantigis kubajn poemojn kaj novelojn, peris la revuon Paco kaj daŭrigis instrui Esperanton. Li faris ankaŭ multe da esploroj pri la historio de Esperanto en Kubo. Lia fidela agado ludis rolon en la revivigo de la kuba movado en 1971. Li estis honora membro de Kuba Esperanto-Asocio kaj, elektita en la 75-a UK en Havano en 1990, ankaŭ de UEA.

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis Claude Nourmont (1945-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1024 (2022-02-28)

Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)

Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022