En la inaŭguro de la 97-a UK en Hanojo estis anoncita la decido de la
Komitato de UEA pri la elekto de Hori Jasuo el Japanio kaj Georgo
Nanovfszky el Hungario kiel Honoraj Membroj de UEA. Jen iliaj
biografietoj.
HORI Jasuo naskiĝis en 1941. Li diplomitiĝis en la Ŝtata Universitato
de Kioto en 1965, laboris kiel instruisto de la angla lingvo kaj
emeritiĝis en 2005. Esperantisto ekde 1960, li estas membro de Japana
Esperanto-Instituto kaj ekde 2005 ĝia vicprezidanto. Li estis
ĉefredaktoro de la organo de JEI,
La Revuo Orienta, de 1995 ĝis 2008, kaj
li plu estas redakciano. De 2001 ĝis 2008 li estis prezidanto de la
Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado, kies bultenon
Esperanto en Azio li
redaktas ekde 2001. En LKK de la 92-a UK en Jokohamo (2007) li respondecis
pri la gazetara servo. De 2007 ĝis 2010 li estis estrarano de UEA pri
landa kaj regiona agado. Ekde 1996 Hori estas loka delegito de UEA kaj
fakdelegito pri edukado. Li multe vojaĝis en Azio por instrui Esperanton
kaj helpi lokajn klubojn.
En 2011 Hori ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi pro la diskonigado de la
japana kulturo per prelegoj, artikoloj kaj libroj, inter kiuj elstaras la
libroserio Raportoj el Japanio, en kiu aperis jam 14 volumoj ekde 1997. En
2004 li ricevis la Premion Ossaka de JEI. Li ankaŭ multe raportis en
Interreto pri la vivo post la tertremo, cunamo kaj atomcentrala katastrofo
en Japanio en marto 2011. Pri tiu temo li publikigis ankaŭ la libron
Tertrema katastrofo de Japanio 2011. En 2009 kaj 2011 li ricevis la unuan
premion en la literatura konkurso de JEI.
György (Georgo) NANOVFSZKY naskiĝis en 1942 kaj lernis Esperanton en
kursoj de Julio Baghy kaj Alfonz Pechan. Ekzameniĝis pri lingva kapableco
en 1958. Ekde tiam li aktivas movade kaj publikigas verkojn, artikolojn kaj
tradukojn. Li estis prezidanto de Studenta E-Klubo en Budapeŝto 1958-1960
kaj kunorganizanto de la 14-a IFEF-kongreso en 1962 en Budapeŝto. De 1963
ĝis 1968 li aktivis en la Moskva E-klubo "Fajrero", vizitante la
renaskiĝintajn klubojn en Siberio, Kaŭkazo, Leningrado kaj Irkutsk.
Nanovfszky doktoriĝis pri ĝenerala lingvistiko en la Budapeŝta
Universitato ELTE en 1973. Li estis funkciulo de UNCTAD en Ĝenevo 1982-85,
ankaŭ reprezentante UEA ĉe UN en Ĝenevo. De 1983 ĝis 1988 li estis
ĉefredaktoro de la revuo
Planlingvistiko.
Kiel hungara ambasadoro en Moskvo 1992-98 Nanovfszky helpis reaktivigi la
movadon en Moskvo kaj tutlande. Li estis profesoro de la Moskva internacia
universitato JUSTO 1994-2011. En 1996 li doktoriĝis pri politologio en la
Rusia Akademio de Sciencoj. Membro kaj profesoro de AIS li estas ekde 1998.
De 1998 ĝis 2006 li estis prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio kaj
komitatano A ĉe UEA. Kiel ambasadoro en Singapuro 2002-2005 li aktivigis
lokajn esperantistojn organizante regulajn renkontiĝojn. Ekde 2007 li
estas honora prezidanto de HEA.