Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 463 (2012-07-30)
Alta vjetnama distingo al UEA

Unu el la kulminoj de la inaŭguro de la 97-a UK en Hanojo estis la transdono de la Medalo de Amikeco al UEA. La prezidento de Vjetnamio Truong Tan Sang decidis aljuĝi tiun altan ŝtatan honorigon al UEA por rekoni la grandan apogon de UEA kaj de la internacia esperantista komunumo al la vjetnama popolo dum ties nacidefendado, rekonstruado kaj disvolviĝado. 

La vicprezidentino de Vjetnamio kaj Alta Protektanto de la 97-a UK, s-ino Nguyen Thi Doan, enmanigis la medalon kun la akompana diplomo al prezidanto Probal Dasgupta.

La medalo kaj diplomo estos konservataj en la Centra Oficejo de UEA.

En aparta aranĝo post la inaŭguro ok esperantistoj ricevis la medalon "Por paco kaj amikeco inter popoloj" de la Vjetnama Unio de Amikecaj Organizaĵoj. Apud la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta, la medalo estis asignita al Ivanka Stojanova Kirĉeva (Bulgario), Baldur Ragnarsson (Islando), Hori Jasuo (Japanio), Usuda Reiko (Japanio),  Katalin Kovats (Nederlando), Saiki Akira (Japanio) kaj Franciska Toubale (Aŭstralio).

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022