La muzika ensemblo Amindaj gajnis grandan popularecon per siaj koncertoj en la 95-a UK kaj 67-a IJK en Kubo en 2010. Intertempe aperis ankaŭ ĝia unua kompakta disko ĉe la eldonejo Vinilkosmo. Nun ankaŭ tiuj, kiuj ne spertis la grupon en viva koncerto, povas spekti ĝin en la Reta Kinejo de UEA, por kiu Francisco L. Veuthey registris ĝian prezentadon en la 67-a IJK.
Amindaj estas kultura projekto, kiu kombinas la tradiciajn muzikon kaj
dancojn de Kubo kun Esperanto. La grupo fondiĝis en 2009 en la urbo
Contramaestre. Ĝin iniciatis Graciela Morgado Rodríguez kaj ĝi debutis
publike en februaro 2010. Plimulto de la kantoj de Amindaj estas verkitaj,
komponitaj kaj adaptitaj de la konata esperantisto kaj muzikisto Julián
Hernández Angulo, ĉi-jare premiita de UEA per Diplomo pri Elstara Agado.
Aliajn kantojn adaptis Maritza Gutiérrez González. Amindaj utiligas
tradiciajn kubajn instrumentojn.
Koncerto Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1004 (2021-12-25)
Koncerto Nokta ŝoforo: jarfina donaco al membroj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 997 (2021-11-23)
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Kvar IKU-prelegoj en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 540 (2014-04-10)
Prelego de Federico Gobbo en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 528 (2013-12-23)