Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 472 (2012-09-18)
Forpasis Jiří Vychodil (1940-2012)

La 9-an de septembro forpasis en Prago en aĝo de 72 jaroj s-ro Jiří Vychodil, Honora Membro de UEA. Denaske nevidanta, li studis en lernejo por blinduloj en Prago kaj poste en konservatorio. De 1960 ĝis 1980 li laboris kiel instruisto pri pianludado kaj post tio ĝis sia emeritiĝo kiel informisto en asekura kompanio.

Vychodil lernis Esperanton en 1954, poste trapasante la ekzamenon de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la Internacian Ekzamenon de UEA kaj ILEI. En 1976 li kunfondis sekcion de blinduloj en Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj prezidis ĝin ĝis 1999. Li instruis Esperanton kaj kunlaboris pri vortaroj kaj lerniloj por blinduloj. Pli ol 30 jarojn li redaktis la porblindulan revuon Aŭroro, helpis dum multaj jaroj kiel administranto la organon Esperanta Ligilo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, kaj brajligis materialojn de diversaj kongresoj. En 1996 li gvidis la Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj kaj membris en LKK de la 81-a UK en Prago kiel respondeculo pri blinduloj kaj handikapuloj. Al la programoj de multaj Esperanto-renkontiĝoj li kontribuis per piankoncertoj kaj akompanante kantistojn.

Ekde 1999 Vychodil estis honora membro de ĈEA. En 2004 li estis elektita kiel Honora Membro de UEA.

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)

Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)

Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)

Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020