Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 473 (2012-09-26)
Ŝanĝo de imposto por nelibraj varoj ekde oktobro

Ekde la 1-a de oktobro 2012 la Libroservo de UEA devos plialtigi la aldonvaloran imposton (AVI) por aliaj varoj ol libroj kaj periodaĵoj de 19% al 21%. Tio sekvas el la decido de la nederlanda registaro por pliekvilibrigi la ŝtatan buĝeton. Por libroj kaj periodaĵoj plu validos malpli alta imposto (6%).

La imposton devas pagi nur klientoj el la landoj de Eŭropa Unio. Kiu intencas mendi diskojn, insignojn, glumarkojn aŭ aliajn nelibrajn varojn, faros do saĝe mendante rapide, por ke la Libroservo povu plenumi ĝin ankoraŭ en septembro. Ekde la 1-a de oktobro la Libroservo fakturos 21%-an imposton por nelibroj ankaŭ en la kazo, ke la mendo estis farita en septembro.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022