Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 475 (2012-10-14)
Forpasis Donald Broadribb (1933-2012)

Honora Membro de UEA, d-ro Donald Broadribb forpasis la 13-an de oktobro. Li naskiĝis en Usono sed ekde 1974 vivis en Aŭstralio. Broadribb studis filozofion, teologion kaj lingvistikon en Usono kaj Aŭstralio kaj psikanalizon en Svislando. Li esperantistiĝis en 1946 kaj membriĝis en UEA en 1950. Li redaktis plurajn Esperanto-gazetojn: Kristana Bulteno en Usono en la 50-aj jaroj, Nord-Amerika Esperanto-Revuo (1959-62), Biblia Revuo (1964-72), La Nigra Cigno (bulteno de Esperanto-Ligo de Okcidenta Aŭstralio, 1980-88), kaj Esperanto sub la Suda Kruco (1989-2008). En 2008 li fondis la retrevuon Mirmekobo, de kiu ĝis oktobro 2012 aperis 21 numeroj. Kun G. Rust li kompilis Terminaro de bibliaj studoj (1973). En 1967 li kunfondis ĉirkaŭ “Biblia Revuo” Internacian Asocion de Bibliistoj kaj Orientalistoj.

Broadribb estis grava tradukisto. Krom du verkoj de Platono, La respubliko kaj Kratilo (la unua el kiuj gajnis la OSIEK-premion en 1995), li esperantigis Alico en mirlando kaj Trans la spegulo de L. Carroll, La mirinda sorĉisto de Oz (L. Frank Baum), Eposoj el Antikva Ugarito, Mil naŭcent okdek kvar (G. Orwell), kaj plurajn tekstojn el la Mortmaraj rulaĵoj Qumran. Amaso da artikoloj kaj tradukaĵoj el lia plumo aperis en diversaj Esperanto-gazetoj ekde 1948. Li kontribuis per tradukoj ankaŭ al Aŭstralia antologio (1988). Broadribb estis membro de la Akademio de Esperanto (1972-81 kaj 1992-2001) kaj juĝanto pri prozaĵoj ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA (ekde 1995). Rekone pro liaj meritoj Aŭstralia Esperanto-Asocio donis al li la titolon de Fratulo en 1996. En la 82-a UK en Adelajdo en 1997 li estis nomumita Honora Membro de UEA.

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis Claude Nourmont (1945-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1024 (2022-02-28)

Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)

Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022