La 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 24-an de novembro, estos unu el la lastaj aranĝoj de la ĉi-jara festado de la 125-jariĝo de Esperanto. La ĉefpreleganto estos prof. Humphrey Tonkin, kiu parolos pri la temo 125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun. Krome li traktos, sub la temo Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo, la nocion ke Esperanto-literaturo estas en si mem tradukita literaturo -- en la senco, ke ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto.
En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj.
Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona
rabato en la libroservo , butikumi en la bazaro de eperantaĵoj kaj gajni
premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la
tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de aprilo partnere kun Vinilkosmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 944 (2021-04-13)
Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)