La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 64-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK, nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome la jenaj kondiĉoj:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo
400
x 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas ‘Luigi
Minnaja’.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj
presforme
aperinta en 2012. Unu premio.
Ĉiujn konkursaĵojn en la Branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo oni
devas sendi en unu papera ekzemplero al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe
Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio, aŭ prefere
en elektronika formo al la adreso:
Por la Branĉo Infanlibro oni devas sendi kvar ekzemplerojn de la koncerna libro al la ĉi-supra adreso de s-ino Lipari, sekretario de la Belartaj Konkursoj.
Premioj: unua premio 250 eŭroj, dua premio 175 eŭroj, tria premio 100 eŭroj; nova talento 175 eŭroj; infanlibro de la jaro 525 eŭroj.
Laŭ decido de la Komitato de UEA la Belartaj Konkursoj ne plu havas la branĉojn pri filmoj kaj kantoj. Anstataŭe okazos festivalo de filmoj kaj festivalo de kantoj en gravaj estontaj aranĝoj de UEA/TEJO.
Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ en la retejo de UEA.
Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1042 (2022-06-13)
Pli justa kaj pli efika Eŭropo - Alvoko de la konferenco pri la Estonteco de Eŭropo al EU
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1038 (2022-05-24)
Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 2-a eldono lanĉita kun novaj reguloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1030 (2022-03-12)
“Ni ne ĉesu labori por paco inter homoj kaj nacioj”: alvoko de UEA al la esperantistoj kaj la mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1023 (2022-02-27)
Alvoko por la 44-a Esperantologia Konferenco: Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1016 (2022-02-05)