Laŭlum faris kvante kaj kvalite elstaran kontribuon al la traduka literaturo de Esperanto. Li tradukis i.a. la verkojn La okcidenta ĉambro de Zengling Hong (1961), Sinjoro Dongguo de Dong Gjuhian (1962), Aŝma (1980), Aŭtuno en la printempo de Ba Jin (1980), Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang de Chi Li (1985), Qu Yuan de Guo Moruo (1987), Frosta nokto de Ba Jin (1990), Ĉinaj klasikaj poemoj ilustritaj (1990), Mirrakontoj de Liaozhai de Pu Songling (1994), Ĉe akvorando (2004), Noktomezo de Mao Dun (2004), Romano pri la tri regnoj de Luo Guanzhong (2008), Pilgrimo al la Okcidento de Wu Cheng'en (2009), kaj Kvar generacioj sub la sama tegmento de Lao She (2011). Li kuntradukis kaj poluris la trivoluman Ĉina antologio (1959, 1986, 1989) kaj multajn aliajn verkojn. Li mem aŭtoris i.a. 222 simplaj versaĵoj por komencantoj (1995), kaj poemojn, artikolojn, eseojn kaj recenzojn.
Laŭlum verkis ankaŭ lernilojn, i.a. Nova vortaro Esperanto-ĉina (kun aliaj, 1959), Esperanta konversacio (1964), Unua ŝtupo de Esperanto (1983), Esperanto-kurso por memlernado (1984), Nova kurso de Esperanto (1986), Esperanto-Ĉina Vortaro (kun aliaj, 1990), kaj Gvidlibro de Esperanta konversacio (2001).
Laŭlum estis membro de la Ŝtata Komisiono por Juĝo pri Kompetenteco de Superaj Tradukistoj. Ekde 1990 li ĝuis ŝtatan subvencion pro sia kontribuo al ĵurnalismo. Li estis estro de Ĉina Esperanto-Instituto kaj, ekde 1983, membro de la Akademio de Esperanto. En 2003 Laŭlum ricevis Premion Grabowski de UEA. Li estis elektita kiel Honora Membro de UEA en la 89-a UK en Pekino en 2004, en kiu li ankaŭ gvidis kiel rektoro la Internacian Kongresan Universitaton. En 2010 la Ĉina Tradukista Asocio honoris lin per Dumviva Honora Premio pri Tradukado.
Pli justa kaj pli efika Eŭropo - Alvoko de la konferenco pri la Estonteco de Eŭropo al EU
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1038 (2022-05-24)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1037 (2022-05-22)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1036 (2022-05-14)
Inaŭgura saluto, interlingvistiko, kurso, debato kaj pli: Esperanto en la reta Poliglota Renkontiĝo (28 aprilo - 1 majo)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1035 (2022-04-27)
Reta Poliglota Renkontiĝo kun rabato por esperantistoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1033 (2022-04-17)