La poŝtmarko pri la Unua Libro estas jam la sesa laŭ mendo de UEA. La antaŭaj markoj ricevis multe da publikeco en nederlandaj filatelaj revuoj, kaj la nova marko sendube spertos la samon. La temoj de la unuaj du markoj, aperintaj en 2008, estis la 93-a UK en Roterdamo kaj la 100-a datreveno de la fondo de UEA. Ili ambaŭ estas jam elĉerpitaj, sed plu haveblas la poŝtmarkoj pri la 150-a datreveno de L.L. Zamenhof kaj la 100-a datreveno de Ivo Lapenna, eldonitaj en 2009. Ankaŭ ili estas vendataj en blokoj de 10 markoj (EUR 5,50 por bloko), same kiel la supre menciita poŝtmarko kun la jubilea simbolo (EUR 6,00 por bloko).
La 101-a UK en Nitra kun ŝtatestra protekto kaj speciala poŝtmarko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 558 (2014-11-21)
Poŝtmarko pri la 125-jariĝo de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 450 (2012-04-20)
Poŝtmarko pri Ivo Lapenna
Gazetaraj Komunikoj n-ro 346 (2009-11-04)
Poŝtmarko pri la 100-jara UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 308 (2008-11-26)