Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 481 (2012-11-27)
Movada kaj literatura Malferma Tago

80 vizitantoj el 13 landoj ĉeestis la 37-an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA la 24-an de novembro. Ĝia gastpreleganto estis prof. Humphrey Tonkin, kies du prelegoj prezentis du dimensiojn de lia Esperanto-agado. Sub la temo 125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun, la movada aktivulo Tonkin dediĉis la unuan prelegon al la jubileo de Esperanto, traktante precipe la aktualajn defiojn antaŭ UEA. En sia alia prelego, Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo, la literaturisto Tonkin parolis pri la nocio ke nia literaturo estas en si mem tradukita literaturo, ĉar ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto.

Tonkin ankaŭ prezentis la libron Pri homoj kaj verkoj kune kun ĝia alia redaktoro Michela Lipari. La libro, lanĉita en la Hanoja UK, estas kolekto de literaturaj eseoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, kies prezidanto respektive sekretario Tonkin kaj Lipari estas. Ionel Oneţ prezentis la ĝeneralan rikolton de novaĵoj aperintaj post la antaŭa Malferma Tago. Apartan prezenton pri polaj eldonaĵoj faris Barbara Pietrzak, interalie lanĉante la pollingvan verkon Ludwik Zamenhof de Walter Żelazny.

Krome la programo konsistis el Esperanto-filmoj kaj ĝi finiĝis, jam tradicie, per programero, dum kiu la ĉeestantaj estraranoj de UEA, ĉi-foje Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj Loes Demmendaal, respondis demandojn de la publiko. Tra la tuta tago estis vigle vizitata la libroservo. La plej furora varo, kun 22 venditaj ekzempleroj, estis la folio kun la nova poŝtmarko pri la Unua Libro, dum la plej populara libro estis Pri homoj kaj verkoj, kiun aĉetis 13 vizitantoj. Kun 8 ekzempleroj bone vendiĝis ankaŭ alia novaĵo, la 800-paĝa Bildvortaro de Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath. La vendoj sumiĝis entute je 1912 eŭroj.




La prelegoj de Humphrey Tonkin estas aŭskulteblaj kaj legeblaj en la sekcio "Liberaj studoj" de edukado.net.

La Malferma Tago okazos denove la 27-an de aprilo 2013.


El Gazetaraj Komunikoj

La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de aprilo partnere kun Vinilkosmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 944 (2021-04-13)

La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)

Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022